kribaĝ/o
kribaĝo
Kartludo por du ĝis ses personoj,
ludata per 52 kartoj kaj poento-tabulo,
en kiu ludanto gajnas, kiam li atingas 121 poentojn:
oni uzas la kribaĝ-tabulon por marki
[poentojn]
[1];
laŭ angla verkisto John Aubrey, kribaĝo estis
inventita de la angla poeto Sir John Suckling
en la frua 17-a jarcento
[2].
- angle:
- cribbage
- beloruse:
- крыбідж
- france:
- crib (jeu), cribbage (jeu)
- pole:
- cribbage (gra)