*kristal/o

*kristalo

1.
MIN Solido, kies atomoj, jonoj aŭ molekuloj estas regule aranĝitaj: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; glaciaj kristaloj poluritaj de frosto Marta ; koraloj kaj kristalo ne estas atentataj […] saĝo estas pli valora ol perloj [1]; estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo [2]; neĝokristaloj brilis kiel radiantaj steletoj [3]; [li] subite komencis tremi, vidante en la mano de Mefres globeton el malhela kristalo [4]; mikroskopa studo de la etaj polveroj […] rivelis kristalon de ĥalkomfalino [5]; la preskaŭ mirakla konstruaĵo, 102 metrojn alta, konsistanta el naŭ sferoj […] prezentas la atomojn en ferkristalo [6]; por formiĝo de unu milimetro da kristalo, necesas 30 000 jaroj [7]; (figure) la homa lingvo estas hakilo, per kiu oni devas skulpti la kristalojn de la sentoj FdO .
2.
Tre pura senkolora vitro: plafonlumo el venecia kristalo [8]; [ili] donis por trinki en pokaletoj el kvarca kristalo [9]; li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo [10]; la akvo de Nilo […] komencis fariĝi klara, kiel kristalo [11]. VD:flinto, vitreca kvarco
angle:
crystal
beloruse:
крышталь
ĉeĥe:
polovodičová destička, čip
ĉine:
[jīng], 晶体 [jīngtǐ], 晶體 [jīngtǐ], 水晶 [shuǐjīng], 水玉 [shuǐyù], 表蒙子 [biǎoméngzi], 錶蒙子 [biǎoméngzi]
france:
cristal
germane:
1. Kristall 2. Kristallglas, Bleiglas, Kronglas
hispane:
cristal
hungare:
1. kristály 2. kristályüveg, ólomüveg
japane:
結晶 [けっしょう], 水晶 [すいしょう], クリスタルガラス
nederlande:
kristal
pole:
kryształ, scalak, układ scalony
portugale:
1. cristal 2. cristal
rumane:
cristal
ruse:
1. кристалл 2. хрусталь
slovake:
polovodičová doštička, čip
ukraine:
кристал

kristaligi

1.
Doni la kristalan formon.
2.
(figure) Realigi laŭ difinita formo: tiu amaskunveno ateste kristaligis la deziron de la popolo. VD:cementi2, fiksi
angle:
crystalize
beloruse:
крышталізаваць
ĉeĥe:
krystalizovat, krystalovat
ĉine:
晶化 [jīnghuà]
france:
cristalliser
germane:
1. kristallisieren 2. herausarbeiten, herauskristallisieren, gestalten
hispane:
cristalzar
hungare:
kikristályosít
japane:
結晶させる [けっしょうさせる], 具体化する [ぐたいかする]
nederlande:
doen kristalliseren
pole:
krystalizować
rumane:
cristaliza
ruse:
кристаллизовать
slovake:
vykryštalizovať sa
ukraine:
кристалізувати

kristaliĝi

1.
Preni la kristalan formon: la sulfuro povas kristaliĝi; la prujno kristaliĝis sur la arboj.
2.
(figure) Koncentriĝi en pli konkretan kaj fiksan formon; realiĝi laŭ difinita formo: la ideoj kristaliĝis en propono farita […] al la Dua Universala Kongreso [12]; la turisma apliko (de Esperanto) kristaliĝis i. a. en grandajn karavanojn al la Universalaj Kongresoj [13]; ekcirkulis onidiroj, kiuj fine kristaliĝis al [terura certeco] [14]; normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis [15]. VD:firmiĝi, fiksiĝi
angle:
crystalize
beloruse:
крышталізавацца
france:
se cristalliser
germane:
1. kristallisieren 2. herauskristallisieren
hispane:
cristalzarse
hungare:
kikristályosodik
japane:
結晶する [けっしょうする], 具体化する [ぐたいかする], 明確な形をとる [めいかくなかたをとる]
nederlande:
kristalliseren
pole:
krystalizować się
rumane:
cristaliza
ruse:
кристаллизоваться
ukraine:
кристалізуватися

administraj notoj

~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.