*krop/o PV

*kropo

1.
ZOO Membrana poŝo, kiun la birdoj havas sub gorĝo, kaj en kiu restadas la nutraĵoj antaŭ ol penetri en stomakon: ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron [1]; [pizo] trafis en la kropon de kolombo, kie ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno [2].
2.
MED Nedolora tumoro de la homa tiroida glando formanta pendantan sakon sur la kolo: studi[nte] la medicinon, li certe elpensus novan pulvoron kontraŭ la kropo [3]; kelkaj el la elementoj nebezonataj de la plantoj estas necesaj por la animaloj, ekzemple jodo, kies manko povas kaŭzi kropon [4].
HOM:krupo, gropo
angle:
1. craw, crop, gullet, pouch 2. goiter
beloruse:
1. вальлё 2. вальляк (пухліна)
ĉeĥe:
vole (ptáka)
ĉine:
2. 嗉囊 [sùnáng]
france:
1. jabot 2. goitre
germane:
1. Kropf 2. Kropf, Schilddrüsenschwellung
hispane:
1. papo 2. papo, bocio
hungare:
1. begy 2. golyva
indonezie:
1. tembolok 2. gondok
japane:
そ嚢 [そのう]
katalune:
1. pap, gavatx 2. goll
nederlande:
1. krop 2. kropziekte, kropgezwel, krop (ziekte, struma
okcitane:
1. papach, fafièr 2. goitre, gome
perse:
1. چینه‌دان 2. گواتر
pole:
1. wole 2. wole
portugale:
1. papo (zool.) 2. papo (med.)
ruse:
1. зоб (у птиц) 2. зоб (у человека)
slovake:
hrvoľ, vole
tibete:
2. ཝ་བ་
ukraine:
воло

postkropo

ZOO Dua stomaka poŝo de birdoj k.a., kiu venas post la kropo kaj en kiu la nutraĵoj estas pistitaj kaj pastigitaj; maĉstomako: la maĉstomako, nomataj ankaŭ […], stomaka muelejo, [aŭ] postkropo estas organo troviĝanta en la digesta sistemo de […] birdoj, reptilioj, tervermoj kaj kelkaj fiŝoj [5].
angle:
gizzard
beloruse:
другі страўнік (у птушак)
ĉine:
肌胃 [jīwèi], 肫 [zhūn], 胗 [zhēn], 砂囊 [shānáng], 鳥胃 [niǎowèi], 鸟胃 [niǎowèi]
france:
gésier
germane:
Muskelmagen
hungare:
zúza
indonezie:
ampela
japane:
砂嚢 [さのう]
katalune:
pedrer, pedreny, morella
nederlande:
spiermaag
okcitane:
gresièr, peirièr
perse:
سنگدان
pole:
żołądek mięśniowy, mielec
ruse:
второй желудок (у птиц)
slovake:
žalúdok hydiny a vtákov

administraj notoj