kuri/o JED
kurio
- 1.
En antikva Romio religia kaj politika grupo de familioj, simila al la greka
fratrio, parto de
tribo, kunvenanta por decidoj.
- 2.
Domo, en kiu kunsidis la romia
senato:
Cezaro […] igis modifi la tradician sekularan stilon de la
Kurio, sidejo de la Senato, kies rekonstruon oni taskis al Cezaro post
ties detruo per incendio, li tiel adaptis ĝin al la stilo de la nova forumo,
kiu portis lian nomon
[1].
- 3.
Papa aŭ episkopa administrantaro:
en laŭcela salonego de Vatikano Ĉina Filharmonia Orkestro de Pekino kaj Ĥoro de
la Ŝanhaja Operejo ludis la rekviemon de Mozart antaŭ la papo kaj la kurio
[2];
Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton de la eklezio de Romo
kaj de la papo, sed aliflanke li klare esprimis la kulpon de Romo, de la
papoj, de la kurio pri la misaĵoj, kiuj kondukis al la agado de Lutero
[3].
Rim.:
Laŭ BL: (en la Vatikano) prefere diru (vatikana) administrantaro/registaro.
kurio (mezurunuo)1.
Vikipedio, Imperiestraj Forumoj (Romo)
2. Monato, Armando Zecchin: Ĉina koncerto en Vatikano
3. Monato, Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo
2. Monato, Armando Zecchin: Ĉina koncerto en Vatikano
3. Monato, Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo
- angle:
- curia
- beloruse:
- курыя
- ĉeĥe:
- curie, zn. Ci
- france:
- curie
- germane:
- Kurie
- hungare:
- curia, kúria
- itale:
- curia
- japane:
- キュリー
- katalune:
- cúria
- nederlande:
- curia, curie
- pole:
- kuria
- rumane:
- curia
- ruse:
- курия
- slovake:
- curie, zn. Ci
- ukraine:
- кюрі