*lag/o

*lago

GEOG Vasta etendaĵo da akvo, ĉiuflanke limigita de tero: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj [1]; Dio kondukas vin en landon bonan […], en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj [2]; li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago [3]; la alia bordo de la lago [4]; spegulklara lago [5]; la lago briletis kiel fandita stano [6].
afrikanse:
meer
albane:
liqeni
amhare:
ሐይቅ
angle:
lake
arabe:
بحيرة
armene:
լիճ
beloruse:
возера
bengale:
হ্রদ
birme:
အင်းအိုင်
bosne:
jezera
bretone:
lenn (dour)
bulgare:
езеро
ĉeĥe:
jezero
ĉine:
湖 [hú]
dane:
estone:
järve
eŭske:
laku
filipine:
dagat-dagatan
france:
lac
galege:
lago
germane:
See
greke:
λίμνη
guĝarate:
તળાવ
haitie:
lak
hinde:
झील
hispane:
lago
hungare:
igbe:
ọdọ mmiri
indonezie:
danau
irlande:
loch
islande:
lake
itale:
lago
japane:
[こ]
jide:
אָזערע
kanare:
ಸರೋವರದ
kartvele:
ტბა
kazaĥe:
көл
kimre:
llyn
kirgize:
көл
kmere:
បឹង
koree:
호수
korsike:
lago
kose:
ichibi
kroate:
jezero
kurde:
gol
latine:
stagnum
latve:
ezers
litove:
ežeras
makedone:
езерото
malagase:
farihy
malaje:
tasik
malajalame:
തടാകം
malte:
lag
maorie:
roto
marate:
लेक
monge:
pas dej
mongole:
нүүр
nederlande:
meer (zn.)
nepale:
ताल
njanĝe:
nyanza
okcidentfrise:
mar
panĝabe:
ਝੀਲ
paŝtue:
جهيل
pole:
jezioro
portugale:
lago
ruande:
ikiyaga
rumane:
lac
ruse:
озеро
samoe:
lano
sinde:
ڍنڍ
sinhale:
විල
skotgaele:
loch
slovake:
jazero, pleso
slovene:
jezero
somale:
harada
ŝone:
nyanza
sote:
letšeng
sunde:
dano
svahile:
ziwa
svede:
sjö
taĝike:
кул
taje:
ทะเลสาบ
tamile:
ஏரியில்
tatare:
күл
telugue:
సరస్సు
tibete:
མཚོ་
turke:
göl
ukraine:
озеро
urdue:
جھیل
uzbeke:
ko’l
vjetname:
hồ
zulue:
ichweba

*lageto [7]

GEOG Malgranda, superrigardebla lago: oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario [8]; ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj [9]; iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ [10]; en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo [11]; oni trovis lian kadavron en la palaca laglageto [12].
angle:
pond
beloruse:
азярцо, возерка, сажалка, стаў
bulgare:
малко езеро
ĉeĥe:
jezírko
ĉine:
水池 [shuǐchí], 池塘 [chítáng], 沼 [zhǎo], 潴 [zhū], 瀦 [zhū], 泡子 [pāozi], 溏 [táng], 水塘 [shuǐtáng]
france:
étang
germane:
Teich
hispane:
laguna
indonezie:
kolam
japane:
[いけ]
nederlande:
vijver
slovake:
jazierko
tibete:
ཆུ་འཛིང་
ukraine:
озерце, ставок

Asfalta Lago

HIS Antikva nomo de Malviva Maro: super Jerŝalaim nun ŝvebis […] griza nubo ariergarda, la fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago [13].
germane:
Asphaltsee
indonezie:
Danau Asphaltite

Garda Lago

Plej granda lago de Italujo, ĉ. 50 km sudokcidente de Trento: ne malproksime de Verono […], ĉeborde de la Garda Lago, kun vizito de la lokoj, kie vivis la poeto Gabriele D’Annunzio [14].
angle:
Lake Garda
beloruse:
Гарда (возера ў Італіі)
ĉine:
加尔达湖 [jiāěrdáhú], 加爾達湖 [jiāěrdáhú]
france:
lac de Garde
germane:
Gardasee
indonezie:
Danau Garda
itale:
Lago di Garda, Benaco

Grandaj Lagoj

GEOG La kvin grandaj lagoj ĉe la kanada-usona limo, t.e. Supra Lago, Hurono, Miĉigano, Erio, Ontario: la Grandaj Lagoj […] formas la plej grandan nesalan akvosistemon de la tero [15]; la MNP, liverita de tri usonaj grandaj urbaj regionoj (Nov-Jorko, la regiono de Los-Anĝeleso kaj la regiono de la Grandaj Lagoj), konsistigis 67 % de la MNP de ilia lando [16].
angle:
Great Lakes
beloruse:
Вялікія азёры
ĉine:
五大湖 [Wǔdàhú], 五大湖 [wǔdàhú]
france:
Grands Lacs
germane:
Große Seen
indonezie:
Danau-Danau Besar (Amerika)

Ĝeneva Lago

Lemano: diris Kabe siatempe: „la Esperantistoj, jes, […] ne scias sian lingvon! ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo“ [17].
beloruse:
Жэнеўскае возера, Леман
ĉine:
日內瓦湖 [rìnèiwǎhú], 日内瓦湖 [rìnèiwǎhú]
germane:
Genfersee
indonezie:
Danau Jenewa

Konstanca Lago, Bodenlago

GEOG
Lago trafluata de Rejno en la trilanda regiono inter Germanujo, Aŭstrujo kaj Svislando: la kampara loĝantaro, sub la premo de mizeraj vivkondiĉoj, sendis […] lertajn masonistojn kaj konstrumajstrojn, pentristojn kaj aliajn metiistojn, kiuj konstruis la famajn barokajn katedralojn pli-malpli proksime de la Konstanca Lago [18]; subakve naĝi en la Bodenlago estas samtempe alloge kaj postuleme [19]; la Rejn-Akvofalo estas natura obstaklo, kiu interrompas la ŝipvojon inter la norda maro kaj la Bodenlago [20].
angle:
Lake Constance
beloruse:
Бодэнскае возера
ĉine:
博登湖 [BódēngHú]
france:
Lac de Constance
germane:
Bodensee
indonezie:
Danau Konstanz

soda lago

GEOL Lago sen elfluejo kun alta pH-valoro kaj granda kvanto de solvitaj mineraloj: la armeo de la kronprinco, malgraŭ la leviĝo de Nilo […] atingis la bordon de la dezerto kaj, provizita per akvo kaj nutraĵo, malaperis inter la montoj de Sodaj Lagoj [21].
angle:
soda lake
beloruse:
шчолачнае возера, содавае возера
france:
lac de soude
germane:
Natronsee
indonezie:
danau alkalin, danau soda

Tanganjika Lago

Granda afrika lago lime de Kongo Kinŝasa, Tanzanio, Zambio kaj Burundo: la celebrado de ĉi tiu festo iĝis tradicia en Burundo ekde la eniro de islamo […] trans la Tanganjika Lago [22].
angle:
Lake Tanganyika
beloruse:
Танганьіка (возера)
ĉine:
坦噶尼喀湖 [TǎngáníkāHú]
france:
lac Tanganyika
germane:
Tanganjikasee
indonezie:
Danau Tanganyika

Tiberiada Lago

Lago ĉ. 130 km norde de Malviva Maro kaj kiun trafluas Jordano: li bone montris al mi ĉiujn sanktajn lokojn en Jerusalemo, min gvidis tra la tuta lando, ĝis la Tiberiada Lago [23].
23. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
angle:
Sea of Galilee
arabe:
بحيرة طبريا
beloruse:
Галілейскае мора, Тывэрыядзкае возера, Кінэрэт (возера)
ĉine:
加里肋亚海 [JiālǐlèiyàHǎi], 加里肋亞海 [JiālǐlèiyàHǎi], 加利利海 [jiālìlìhǎi]
france:
lac de Tibériade
germane:
See Genezareth
hebree:
ים כנרת
indonezie:
Danau Galilea, Danau Tiberias

administraj notoj

Asfalta L~o : Mankas dua fontindiko.
Garda L~o : Mankas dua fontindiko.
Ĝeneva L~o : Mankas dua fontindiko.
Ĝeneva L~o : Mankas verkindiko en fonto.
soda ~o : Mankas dua fontindiko.
Tanganjika L~o : Mankas dua fontindiko.
Tiberiada L~o : Mankas dua fontindiko.