8latitud/o PV

latitudo

1.
GEOGAST Distanco de iu loko al la ekvatoro, mezurata per la meridiano trapasanta tiun lokon: la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [1]; stabila malvarma alt-premo en la nordo ŝovelas sekan arktan malvarman aeron en mezajn latitudojn [2]; troviĝas maso da likva akvo […] profunda 8 kilometrojn kaj etendiĝas de la suda poluso de Encelado almenaŭ ĝis la latitudo de 50 gradoj [3].
2.
MAT (de punkto `M` en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo `(O,bb i,bb j,bb k)`) Mezuro de la angulo `(OP,OM)`, kie `P` signas la ortan projekciaĵon de `M` sur la ebeno difinita de `(O,bb i,bb j)`: latitudo estas la tria koordinato en la sfera koordinatsistemo.
1. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: de Rejno al Danubo, 2010
2. Monato, Stefan Maul: Varmo kaj frosto, 2010
3. Monato, Roberto Pigro: Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito, 2014
angle:
 latitude
beloruse:
 шырата
ĉeĥe:
 délka, latituda, odchylka
france:
 latitude 2. latitude (coordonée sphérique), hauteur (coordonée sphérique)
germane:
1. Breite 2. Breite (Kugelkoordinate)
greke:
 γεωγραφικό πλάτος
hispane:
 latitud
hungare:
1. földrajzi szélesség 2. szélesség (gömbkoordináta)
nederlande:
 breedte
pole:
1. szerokość geograficzna 2. szerokość (współrzędna)
portugale:
 latitude
rumane:
1. latitudine 2. latimea coordonatelor
ruse:
 широта 2. широта (координата)
slovake:
 dĺžka, latitúda, odchýlka
turke:
 enlem
ukraine:
 широта

astronomia latitudo, geografia latitudo

GEOGAST
Angulo inter la ekvatora ebeno kaj la ortanto je la surfaco ĉe iu punkto.
germane:
 geografische Breite
hungare:
 földrajzi szélesség
pole:
 szerokość geograficzna
rumane:
 latitudine

geodezia latitudo

AST
Astronomia latitudo, precize difinita per korekto pro loka ekarto de la perpendiklilo.
germane:
 geodätische Breite
hungare:
 geodéziai szélesség
pole:
 szerokość geodezyjna
rumane:
 lățimea geodezică

tercentra latitudo

GEOG
Latitudo inter la ekvatora ebeno kaj la tera radio, kiu tranĉas la lokon.
hungare:
 geocentrikus szélesség
pole:
 szerokość geocentryczna
rumane:
 latitudinea geocentrică

cirklo de latitudo

GEOG
Cirklo sur la terglobo, paralela al la ekvatoro. VD:ekvatoro, longitudo.
beloruse:
 паралель (геаграфічная)
ĉeĥe:
 rovnoběžka zeměpisná
france:
 parallèle (subst., géog.)
germane:
 Breitenkreis
hungare:
 szélességi kör
pole:
 równoleżnik
rumane:
 paralel
ruse:
 параллель
slovake:
 rovnobežka zemepisná

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Kontroli, ĉu la tradukoj de nivelo drv taŭgas ankaŭ
      ĉi-sence.
      [MB]
    
pri astronomia ~o, geografia ~o:
    Tiu termino identas kun ~o 1 (kvankam iom pli moderne esprimita). Mi
    ŝanĝis "normalo" al "ortanto".
    [MB]
  
pri geodezia ~o:
    Difino malklara. Kio estas perpendiklilo?
    [MB]
  
pri tercentra ~o:
    Kia diferenco kun ~o 1 ??
    [MB]
  
astronomia ~o, geografia ~o: Mankas dua fontindiko.
astronomia ~o, geografia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
geodezia ~o: Mankas dua fontindiko.
geodezia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tercentra ~o: Mankas dua fontindiko.
tercentra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
cirklo de ~o: Mankas dua fontindiko.
cirklo de ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.