*lepr/o UV

*lepro

Infekta haŭta malsano, karakterizata per ulceroj kaj gangrenoj, kiuj iom post iom difektas kaj forkonsumas la haŭton kaj karnon: jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo [1]; se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro [2]; favaj hundoj, la lepro vin manĝu! [3]; tiutempe oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn [4].
angle:
leprosy
beloruse:
праказа, лепра, струпля
bretone:
lovrnez
bulgare:
проказа, лепра
ĉine:
麻疯病 [máfēngbìng], 麻瘋病 [máfēngbìng]
france:
lèpre
germane:
Aussatz, Lepra, Hansensche Krankheit
greke:
λέπρα
hispane:
lepra
hungare:
lepra
japane:
ハンセン病 [ハンセンびょう]
katalune:
lepra
nederlande:
lepra, melaatsheid
pole:
trąd, lepra
portugale:
hanseníase, lepra
rumane:
lepră
ruse:
проказа (болезнь)
ukraine:
проказа, лепра

leprulo

Malsaniĝinto je lepro: elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn [5]; en la orienta dezerto […] apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj [6]; vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino [7]; la socio ĉiam agis kun mi same kiel kun leprulo [8].
beloruse:
хворы на струплю
germane:
Leprakranker
hispane:
leproso
katalune:
leprós
nederlande:
melaatse

leprulejo

Izolejo por lepruloj: kiam ni vidis la forlasitan leprulejon […], ni ne povis kredi ke ĝi restis malplena kaj neuzata dum duonjarcento [9]; la kristana eklezio fondis azilojn, rifuĝejojn, malsanulejojn, leprulejojn [10].
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
10. Garvan Makaj': Astrobiologio kaj religio, Monato, 2013/12, p. 12
beloruse:
лепразорый
germane:
Leprosorium, Leprakolonie
hispane:
leprosería, lazareto
katalune:
leproseria
nederlande:
leproserie

administraj notoj