8litografi/o PV

litografio

1.
TIP Procedo de presarto, en kiu oni premas ŝtongravuraĵon al surfaco por produkti bildon aŭ tekston: la litografio estis inventita de Alois Senefelder en 1796 en Germanio kaj estas prestekniko senreliefa, kiu ebligas kreon kaj reprodukton multekzempleran de desegno per inko [1]; en 1906 Schneeberger eldonis stenografian gazeton „Flugila Plumo“, unue hektografite, poste en litografio, de post numero 4 [2].
2.
TIP Litografaĵo: litografio de la reĝino Nzinga dum la interkonsentoj de paco kun la portugala reganto en 1657 [3].
3.
ELETKOMP Procedo uzata en la produktado de integraj cirkvitoj, dum kiu oni preparas la kliŝon (maskon) per surradiado de lumo, jonoj aŭ elektronoj: fotolitografio; jonlitografio; elektronlitografio; elektronaj faskoj uziĝas por veldado, litografio kaj elektronaj mikroskopoj [4].
beloruse:
 літаграфія
bulgare:
 литография
ĉeĥe:
 kamenotisk (umění), litografie
france:
 lithographie (procédé)
germane:
 Lithographie, Lithografie, Steindruck
greke:
 λιθογραφία
hispane:
 litografía
hungare:
 kőnyomat, kőrajz, litográfia
nederlande:
 steendrukkunst
pole:
 litografia
portugale:
 litografia
rumane:
 litografie
ruse:
 литография
slovake:
 kameňotlač (umenie), litografia
ukraine:
 літографія (спосіб)

administraj notoj