*loĝi/o UV
*loĝio
- 1.
Malgranda aparta fako por kelkaj personoj en
spektejo ks:
la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj,
ĵus eniris en sian loĝion, lia sekvantaro […] staris en la posto
de la loĝio
[1];
sur ora plado [li] donis al li oran ŝlosilon de la loĝio en la cirko
[2];
se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado
de ia moda komedio, [ĉiuj demandus] kiu ŝi estas
Marta
?
en la eleganta restoracio li serĉis al si mahagon-koloran, duonferman loĝion
[3].
- 2.
Galerio larĝe
malfermita sur ekstero, ordinare ĉe etaĝo de domo:
ili eniris grandan, tre komforte meblitan ĉambron kun loĝio, donanta vidon sur
folioriĉa angulo de la ĝardeno
[4];
baldaŭ ili atingis la Bambuan Loĝion
[5].
- 3.
Sekreta societo,
de framasonoj k.a.,
kaj loko en kiu ili kunvenas:
laŭ la raporto de Andreo Cseh pri la fermo de Internacia Esperanto-Instituto en
Hago („apudorganizaĵo de la framasonaj loĝioj“), Schwier fanfarone
deklaris, „ke li jam neniigis la Esperanto-Movadon en Germanujo
[…]“
[6];
Unuiĝinta Loĝio de Teozofoj
[7];
li rifuzis realiĝi al la socialista partio kaj al la framasona loĝio (li
aliĝis en 1933 al loĝio „La homa rajto“
[8].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
5. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 74a, p. 559a
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
7. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
8. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
5. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 74a, p. 559a
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
7. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
8. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
- angle:
- 1. box (theater) 2. loggia 3. lodge (masonic)
- beloruse:
- 1. ложа (тэатральная) 2. лоджыя 3. ложа (масонская)
- ĉine:
- 1. 包厢 [bāoxiāng], 包廂 [bāoxiāng]
- france:
- loge, loggia
- germane:
- 1. Loge 2. Loggia 3. Loge, Freimaurerloge
- hungare:
- 1. páholy 2. loggia 3. szabadkőműves-páholy
- japane:
- 桟敷 [さじき], ボックス席 [ボックスせき], ロッジア, 開廊 [かいろう], 支部 [しぶ], 集会所 [しゅうかいじょ]
- katalune:
- 1. llotja (teatre) 2. llotja (arq.) 3. lògia
- nederlande:
- loge
- pole:
- loggia
- portugale:
- 1. camarote
- rumane:
- logie
- ruse:
- 1. ложа (театральная) 2. лоджия 3. ложа (масонская)
- ukraine:
- ложа (у театрі), масонська ложа, лоджія