majoritat/o PIV1 , maĵori/o

majoritato, maĵorio

(malofte)
POL Plimulto: la majoritato de la familioj ne volas sendi siajn infanojn al lernejo antaŭ la sepa jaro [1]; tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto ‐ ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn [2]; majoritata voĉdonado en lokaj konsilantaroj [3]; la maĵorio parolis la rumanan [4]; „eskimo“ laŭ la hodiaŭa maĵoria opinio de lingvistoj venas el la lingvo de najbaraj Kri- kaj Algonkin-indianoj [5].
ANT:minoritato
1. R. Pyhälä: La Finnlanda Eduksistemo, Internacia Pedagogia Revuo, 1995:4
2. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: Popolmalamiko, 2006
3. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
4. Death of Esperanto - Google Groups
5. Vikipedio, Eskimoj
angle:
majority
beloruse:
большасьць
bulgare:
мнозинство, болшинство
ĉeĥe:
majorita, většina
ĉine:
大多数 [dàduōshù], 大多數 [dàduōshù], 多数 [duōshù], 多數 [duōshù], 大部份 [dàbùfen], 大部分 [dàbùfen]
france:
majorité
germane:
Mehrheit
hebree:
רוב
hispane:
mayoría
hungare:
többség
japane:
多数派 [たすうは], マジョリティー
nederlande:
meerderheid (ontr.)
perse:
اکثریت
pole:
większość
portugale:
muito (quantidade)
ruse:
большинство
slovake:
majorita, väčšina
ukraine:
повноліття, більшість

administraj notoj