marabu/o PV

marabuo

ZOO Granda birdo kun senhara kapo kaj haŭta gorĝsako, kaj kun po unu specio en Afriko, Hindujo kaj Sunda-insuloj, genro el familio cikoniedoj (Leptoptilos): vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn [1]; du marabuoj ... staris apud la akvo en distanco de dekkelkaj paŝoj, similaj al du enpensiĝintaj maljunuloj kun kalvaj kapoj premitaj inter la brakoj [2].

marabuo (Leptoptilos crumenifer), Lago Ziway, Etiopio
CC BY-SA 4.0  [3]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
3. Charles J. Sharp, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Marabou_stork_(Leptoptilos_crumenifer)_in_flight_2.jpg
angle:
marabou stork
beloruse:
марабу
bulgare:
марабу
ĉeĥe:
marabu
france:
marabout (oiseau)
germane:
Marabu
hungare:
marabu
japane:
アフリカハゲコウ, ハゲコウ
katalune:
marabú
latinece:
Leptoptilos
nederlande:
maraboe
pole:
marabut
portugale:
marabu, cordufal
rumane:
marabu
ruse:
марабу, зобатый аист
slovake:
marabu
ukraine:
марабу, воластий лелека

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.