2marin/i JED

marini

(tr)
KUI Trempi dum kelka tempo en vinagro, vino aŭ oleo kun spicoj viandon aŭ aliajn manĝaĵojn poste kuirotajn: marini kapreolan kruron, haringojn, betojn; oni ne manĝas ĉi tiujn altajn tigojn, sed tre junajn bambuajn ŝosojn, […] la kerno de junaj tigoj, marinitaj en vinagro, produktas tre valoran spicon [1]; kukumoj marinitaj en dolĉa-acida spicaĵo [2]; kraboj marinitaj en vino [3]. VD:maceri, pekli
1. Julio Vern, trad. Geo: La Insulo Mistera, Ĉapitro IV
2. Dorothea Kaiser: Fiŝsupo laŭ Donjo
3. R. Sachs: Medicina Parazitologio
angle:
marinate, pickle
beloruse:
марынаваць
bretone:
lakaat en hili
ĉine:
漤 [lǎn], 腌制 [yānzhì], 腌製 [yānzhì], 醃渍 [yānzì], 醃漬 [yānzì]
france:
mariner
germane:
marinieren, einlegen (in Essig, Marinade)
hungare:
pácol, mariníroz
japane:
マリネードに漬ける [マリネードにつける]
katalune:
marinar
nederlande:
marineren
pole:
marynować
portugale:
pôr em marinada, marinar, pôr em escabeche, pôr em vinha-d'alhos
rumane:
mură
ruse:
мариновать
svede:
marinera
ukraine:
маринувати

marinaĵo

KUI
Manĝo preparita per marinado; la fluaĵo, per kiu oni marinas: li faris siajn receptojn kaj ĉiutage konservadis fungojn en sia sekreta marinaĵo [4].
4. Vera rakonteto pri fungoj: Vera rakonteto pri fungoj, Mirmekobo, 21, okt. 2012, p. 30
angle:
marinade
france:
marinade
germane:
Marinade, Eingelegtes

administraj notoj