*mat/o UV

*mato

TEKS Maldelikata kovraĵo aŭ tapiŝo el plektita pajlo, junko, basto, stipo aŭ simila: antaŭ la pordo kuŝis bonega kaj tre fortika mato FK ; sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj [1]; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo [2]; tapiŝon ne deziris, maton akiris PrV .
HOM:mato (ŝako)
angle:
mat
beloruse:
мата
ĉeĥe:
rohožka
ĉine:
[rù], 席子 [xízi], 裀 [yīn], 席 [xí], 蓆 [xí], 苇席 [wěixí], 葦席 [wěixí], 芦席 [lúxí], 蘆席 [lúxí], 茵 [yīn]
france:
carpette, natte, paillasson
germane:
Matte
hispane:
estera
hungare:
gyékény(szőnyeg), lábszőnyeg
japane:
詰み [つみ], チェックメイト
katalune:
estora
nederlande:
mat
pole:
mata, plecionka
portugale:
esteira, capacho
ruse:
циновка, плетёнка, мат (коврик)
slovake:
rohožka
tibete:
གདན་
ukraine:
мат, циновка, плетінка, солом’яник

dormomato

Maldika, kunrulebla mato uzata anstataŭ matraco por surdormado: preparu dormomaton, dormosakon sed prefere ne dormu [3]; post la vespermanĝo ili kuŝiĝis dense sur la dormomato el herbo [4].
3. -: Astronomio, Facebook, 2012-08-12
4. T. Jansson, trad. S. Johansson: Kometo en Muminvalo, 2022
france:
tapis de sol

piedmato

Ŝirma mato, sur kiun oni metas la piedojn: piede de la ŝtuparo maljuna virino viŝis al si la piedojn sur la piedmato [5]; aŭtaj piedmatoj [6].
5. Erckmann-Chatrian, trad. P. J. Doumen: Soldato de Napoleono, [vidita en 2026]
6. -: HantenCNC, [vidita en 2026]
france:
tapis de sol

pordomato

Piedmato kuŝanta antaŭ loĝeja pordo, sur kiu, enirante, oni frotpurigas aŭ lasas la ŝuojn: lasu la ŝlosilon sub la pordomato [7].
7. M. Halvelik: Gavaro, 2006
beloruse:
кілімок (для выціраньня ног)
ĉine:
委派者 [wēipàizhě], 轉讓者 [zhuǎnràngzhě], 转让者 [zhuǎnràngzhě], 門口擦鞋墊 [ménkǒucāxiédiàn], 门口擦鞋垫 [ménkǒucāxiédiàn]
france:
paillasson
germane:
Abtreter, Fußmatte
katalune:
estora de l'entrada, estoreta de l'entrada
pole:
wycieraczka

administraj notoj