matron/o Fab1

matrono

1.
Nobela patrino en antikva Romo: neniu en Romo sin priokupas pri la kultoj praktikataj de la matronoj [1]; en la parko oni renkontiĝas kun senatanoj, toge vestitaj, romaj matronoj, liktoroj, sklavoj, kruelaspekta centestro kaj soldatoj de la sepa legio [2].
2.
Maturaĝa, alte respektinda sinjorino: trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj Marta ; la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde [3]; ŝi rekomendas pelvajn ekzercojn, kiuj laŭ ŝi plibonigas kaj pliĝuigas la plenumadon de la seksuma ago, tio vere ŝokas la decajn irlandaninojn de respektinda aĝo, kiuj imagas, ke ili ankoraŭ vivas en la lando de sanktuloj kaj doktuloj […] eble estas bone, ke tiuj decaj matronoj ne scias, ke malvirto kaj sekso ĉeestis, eĉ en la glora irlanda pasinteco [4].
1. La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 33
2. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 23
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
4. Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo, Monato, 2010/11, p. 17
angle:
matron
beloruse:
матрона
ĉine:
女舍监 [nǔ:shèjiān], 女舍監 [nǔ:shèjiān], 主妇 [zhǔfù], 主婦 [zhǔfù]
france:
matrone
germane:
Matrone
hungare:
matróna
japane:
身分の高い既婚婦人 [みぶんのたかいきこんふじん], 威厳を備えた年長の婦人 [いげんをそなえたねんちょうのふじん], 刀自 [とうじ]
katalune:
matrona
nederlande:
matrone
pole:
matrona
portugale:
matrona
rumane:
matroană
ruse:
матрона
slovake:
matróna
ukraine:
матрона, поважна, літня жінка, мати сімейства

administraj notoj