meandr/o SPV

meandro

1.
GEOG Duon- ĝis preskaŭ plen-cirkla kurbiĝo de rivero: depost tiu periodo oni konstruis basenojn por kolekti troan akvon, laŭeble eĉ rekreis meandrojn, instigis al instalado de privataj pluvobasenoj kaj provis malrapidigi la forfluon de troa pluvakvo [1]; (figure) la 37-jaraĝa sciencisto konceptis la ideon produkti muzikon surbaze de la realaj donitaĵoj, kiuj alvenas al nia planedo el plej malproksimaj meandroj de la kosmo [2].
2.
ARKI Ornamfiguro3 el rektangulaj neinterrompitaj linioj, ofte renkontata en la antikva arto de la grekoj: la nomo „meandro“ aludas al la zigzaga kaj kurbeca fluejo de la rivero Meandro en Malgranda Azio, kaj aliflanke, kiel Karl Kerenyi indikis, „la meandro estas la figuro de labirinto en linia formo“ [3].
VD:serpentumo, sinuo, zigzago
angle:
meander
beloruse:
мэандар
bulgare:
меандър
ĉeĥe:
meandr, zákrut řeky
france:
méandre
germane:
Windung, Krümmung, Mäander Mäander
hungare:
meander 1. éles folyókanyar 2. meander
japane:
くねり, 蛇行 [だこう], 曲折模様 [きょくせつもよう], 雷文 [かみなりぶん]
katalune:
meandre
nederlande:
meander
pole:
meander, serpentyna
portugale:
meandro
rumane:
meandre
ruse:
извилина, изгиб, меандр
slovake:
meander, záhyb rieky
tibete:
འཆམ་འཆམ་ལ་འགྲོ་
ukraine:
звивина, закрут, вигин, коліно (ріки, дороги), меандр (декоративний орнамент)

administraj notoj