medial/o SPV

mediala

GRA(pri verboformo) Prezentanta agon kiel mem plenumiĝantan, sen aktiva rolo de la subjekto, sen pasiva ricevado de ekstera aganto: la mediala voĉo ... estas unu el kvar verbaj voĉoj aktiva, pasiva, faktitiva, mediala [1].
1. J. Werner: Mediala voĉo ne toleras pasivajn finaĵojn, Informilo 2004:9
ĉeĥe:
mediální
france:
moyen (voix, ling.)
germane:
medial (Grammatik)
katalune:
mitjana (ling.)
pole:
środkowy
rumane:
mediu
slovake:
mediálny

medialo, mediala voĉo

GRA Mediala formo, mediala funkciado: la medialo esprimas agon faratan sen decido de konscia volo, ekzemple: „la ŝtono ruliĝas surstrate“ [2].
2. J. Inglada: IG - IĜ kaj katalunaj sufiksoj, 1999-12-12
angle:
mediopassive voice
france:
moyen (voix, ling.), voix moyenne (ling.)
germane:
Medium (Grammatik), Mediopassiv
japane:
中動態 [ちゅうどうたい]
katalune:
veu mitjana
pole:
medium (gram.), strona zwrotna
rumane:
verbul reflexiv
ukraine:
середній стан, медіальний стан, медіум

administraj notoj