menaĝeri/o

menaĝerio

1.
Loko, kie oni kolektas kuriozajn bestojn por esploraj celoj aŭ por elmontrado al la publiko, bestejo: leonoj estis tenitaj en menaĝerio ekde Romaj tempoj [1]; Ludoviko la 9-a, […] venigis en 1255 elefanton el la sankta lando post perdo de la sesa krucmilito, ankoraŭ en la sama jaro li sendis la beston […] kiel donaco al Henriko la 3-a, la elefanto mortis en la menaĝerio de la turo de Londono [2]. SIN:bestoĝardeno, zoo
2.
Tia kolekto da bestoj: ŝia loĝejo estis hejmo al tuta menaĝerio de eŭropaj kaj ekzotaj bestoj [3].
angle:
1. zoo, zoological garden, menagerie 2. zoo, menagerie
beloruse:
заапарк, зьвярынец
ĉine:
动物展览 [dòngwùzhǎnlǎn], 動物展覽 [dòngwùzhǎnlǎn]
germane:
Tierschau, Menagerie
hispane:
colección de animales curiosos, casa de fieras
hungare:
1. manézs 2. állatsereglet
japane:
小動物園 [しょうどうぶつえん], 動物たち [どうぶつたち]
nederlande:
menagerie
portugale:
coleção de animais 1. jardim zoológico, coleção de animais
ruse:
зверинец
ukraine:
звіринець

administraj notoj