metabol/o SPV

metabolo

BIO La sumo de la procezoj transformantaj ĥemiajn substancojn (ekz. nutraĵon, oksigenon) al inter- kaj finproduktoj en organismo: oni supozas, ke prionoj partoprenas metabolon [1]; metabolo kaj fiziologio varias depende de la aĝo, kio tuŝas ankaŭ la koncentritecon de radionuklidoj en diversaj organoj [2]; laŭ opinio de la aŭtoro, por ke la metabolo de la malgrandaj ĥemiaj molekuloj alkonduku al la apero de vivaj sistemoj, estas necesaj difinitaj kondiĉoj: devas esti limo inter la loko de la reto de malgrandaj molekuloj kaj la ĉirkaŭanta medio, necesas konstanta alfluo de energio […] [3]. PRT:anabolo, kataboloVD:protoplasmo
angle:
metabolism
beloruse:
мэтабалізм
ĉeĥe:
metabolizmus, přeměna látková, výměna látková
ĉine:
代謝 [dàixiè], 代谢 [dàixiè], 新陈代谢 [xīnchéndàixiè], 新陳代謝 [xīnchéndàixiè]
france:
métabolisme
germane:
Stoffwechsel, Metabolismus
hispane:
metabolismo
hungare:
anyagcsere
japane:
物質代謝 [ぶっしつたいしゃ], 物質交代 [ぶっしつこうたい]
katalune:
metabolisme
nederlande:
metabolisme
perse:
سوخت و ساز، متابولیسم
portugale:
metabolismo
ruse:
обмен веществ, метаболизм
slovake:
metabolizmus, výmena látok
ukraine:
метаболізм, обмін речовин

administraj notoj