midinet/o NePiv

midineto

(malofte)
Facilanima junulino laŭ la tipo de butikaj laboristinoj en grandurboj ekde la 19a jarcento: mi vidis nur la ĝojegon de neatendita ferio: la kafejoj restis malfermitaj pli malfrue ol kutime, la soldatoj rajtis kisi la midinetojn [1]; la serio kontentigis ambaŭ la monujon de Johnny kaj aron da midinetoj [2].
1. R. Radiguet, trad. M. Duc Goninaz: Kun Diablo en la korpo, Mondial, 2006
2. Vikipedio, artikolo „Johnny Depp“, 2007-08-12
france:
midinette
germane:
Backfisch (Mädchen), Nähmädchen
katalune:
modisteta
portugale:
"midinette"

administraj notoj