mikrokredit/o

mikrokredito

EKON Malgranda kredita monpruntaĵo ebliganta la kreon de unuhoma aŭ familia entrepreno: „tiu mikrokredito ebligos ekzemple al kamparaninoj aĉeti ĉe la kampoj grenojn por revendi ilin al la komercistoj de la vilaĝa bazaro“ [1]; mikrokredito, elpensita de la bangladeŝa ekonomiisto, Muhammad Yunus, estas uzata en multaj landoj de la mondo [2].
1. C. T.: klopodo respektema..., monda solidareco, 2006-04
2. changamano: Mikrokreditaj projektoj, 2007-01
beloruse:
мікракрэдыт
ĉine:
小額貸款 [xiǎoédàikuǎn], 小额贷款 [xiǎoédàikuǎn]
france:
microcrédit
germane:
Mikrokredit
japane:
マイクロクレジット, 小規模金融 [しょうきぼきんゆう]
katalune:
microcrèdit
pole:
mikrokredyt

administraj notoj