1mineral/o

mineralo

MIN Ĉiaspeca neorganika substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa: Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK ; geologoj de la Akademio de Naturaj Sciencoj publikigis sian esploran raporton pri mineraloj [1]; la mineraloj estas bazo por la disvolvo de la nacia ekonomio kaj […] en ia senco, ilia kvanto kaj kvalito rekte influas la ŝtatan sekurecon [2]; vegetara manĝo kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj [3]; laŭ geologa ĵargono, malhelaj mineraloj, aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj [4]; formacioj de marmoro kaj pluraj mineraloj, inter kiuj la rara mineralo aragonito [5]; la unua mineralo ekspluatita en la lando estis bitumo [6]; la nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun 20-procenta biogena parto [7]; li estis konata ankaŭ kiel pasia kolektanto de mineraloj, fungoj kaj kreskaĵoj [8].
angle:
mineral
beloruse:
мінэрал
bulgare:
минерал
ĉeĥe:
minerál, nerost
ĉine:
矿物 [kuàngwù], 礦物 [kuàngwù], 礞 [méng]
france:
minéral (subst.)
germane:
Mineral
hispane:
mineral
hungare:
ásvány
japane:
鉱物 [こうぶつ], 無機物 [むきぶつ], ミネラル
katalune:
mineral
nederlande:
mineraal
perse:
کانی
pole:
minerał
portugale:
mineral (subst.)
rumane:
mineral
ruse:
минерал
slovake:
hornina, nerast
ukraine:
мінерал, копалина

administraj notoj