mirmeleon/o Z

mirmeleono

ZOO
Genro el familio mirmeleonedoj (Myrmeleon). La larvoj de iu specio (Myrmeleon formicarius) konstruas en sablo funelojn por kapti formikojn: oni povas distingi mirmeleonon de libelo per la antenoj, kiuj havas klabecajn finojn; la larvo de mirmeleono havas inteston sen eliro, ĉar ĝi ne fekas la funelo restas pura.

fosanta mirmeleonolarvo (Myrmeleon formicarius), Rīga, Latvujo
CC BY-SA 3.0  [1]

mirmeleono (Myrmeleon formicarius)
CC BY-SA 2.0  [2]
angle:
ant lion, doodle bug
beloruse:
мурашыны леў
ĉeĥe:
mravkolev
france:
fourmi-lion
germane:
Ameisenjungfer, Ameisenlöwe (larvo)
hispane:
hormiga león
hungare:
hangyalesó
japane:
ウスバカゲロウ
latinece:
Myrmeleon Myrmeleon formicarius
nederlande:
mierenleeuw
portugale:
formiga-leão
ruse:
муравьиный лев
slovake:
mravcolev
ukraine:
мурашиний лев, мурашанка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.