*monaĥ/o PV , monak/o PV

*monaĥo, monako  

REL Religiano vivanta pie kaj askete laŭ sia religia promeso: kapuĉo monaĥon ne faras PrV ; venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia [1]; longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla IK ; la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas FK ; en Athos loĝas nun ĉirkaŭ 1500 monaĥoj [2]. SUB:cenobito, abatoderviŝo, ermito1, lamao
Rim.: La variaĵo „monako“ estas apenaŭ uzata kaj aldone konfuzebla kun la ŝtateto Monako.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
2. E. Georgiev: Monaĥoj defendas „liberecon“, Monato, 1997:8, p. 13a
angle:
monk
beloruse:
манах
bretone:
manac'h, lean
france:
religieux (moine), moine
germane:
Mönch
hispane:
monje
hungare:
szerzetes, barát (szerzetes)
nederlande:
monnik
pole:
mnich, zakonnik
portugale:
monge
rumane:
călugăr, monah
ruse:
монах, инок

*monaĥino  

REL Religianino vivanta kiel monaĥo: la malnova Wartburga kastelo […] kun la ŝtona bildo de monaĥo kaj de monaĥino [3]; albanoj detruis pli ol cent ortodoksajn preĝejojn kaj timigis monaĥinojn [4].
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
4. K. Eckstadt: Insultoj, misinformoj kaj malveroj, Monato, 2001:3, p. 8a
angle:
nun
beloruse:
манашка
bretone:
leanez
france:
religieuse (moniale), moniale
germane:
Nonne
hispane:
monja
hungare:
apáca, (szerzetes) nővér
nederlande:
non
pole:
mniszka, zakonnica
portugale:
monja
rumane:
călugăriţă
ruse:
монахиня, монашка, инокиня

*monaĥejo  

REL Aparta domo, kie kunvivas monaĥoj: junulo skribas al iama amikino, kiel li ekloĝis en monaĥejo [5]. dum 3 jaroj Alexandra denove studis en monaĥejo (en ĉi tiu ekzemplo probable neŭtre, pri ejo por gemonaĥoj) [6].
5. E. Grimley Evans: Denove kvaropas, Monato, 1998:2, p. 15a
6. R. Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, 1999:1, p. 17a
angle:
monastery (monaĥejo)
beloruse:
манастыр (мужчынскі)
bretone:
manati, kouent (leaned), leandi (leaned)
france:
cloitre (monastère), monastère (masculin)
germane:
Kloster
hispane:
monasterio
hungare:
kolostor, rendház
nederlande:
klooster
pole:
klasztor (męski)
rumane:
mănăstire
ruse:
монастырь, мужской монастырь
tibete:
དགོན་པ་

*monaĥinejo  

REL Aparta domo, kie kunvivas monaĥinoj: necesis detrui malnovan monaĥinejon [7].
7. S. Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, 1997:9, p. 22a
angle:
abbey (monaĥinejo)
beloruse:
манастыр (жаночы)
bretone:
kouent (leanezed), leandi (leanezed)
france:
cloitre (couvent), couvent (féminin)
germane:
Kloster, Nonnenkloster
hispane:
convento
hungare:
zárda, apácakolostor
nederlande:
klooster (voor nonnen), nonnenklooster
pole:
klasztor (żeński)
rumane:
mănăstire de călugăriţe
ruse:
монастырь (женский)

monaĥismo  

REL Religia vivmaniero, aperinta en budaismo, pli malfrue en la tradicia (neprotestanta) kristanismo, kies karakterizaj trajtoj estas forlaso de la laika socio, rompo de la sociaj rilatoj, fordono de la havaĵoj, sindeteno de la seksaj rilatoj; plej ofte, aliĝo al monaĥa asocio en monaĥejo.
angle:
monachism, monasticism
beloruse:
манаства
bretone:
manac'hegezh
germane:
Mönchstum
hispane:
cenobitismo
hungare:
szerzetesség, szerzetesi életforma
nederlande:
monniksdom
pole:
monachizm, monastycyzm
rumane:
monahism
ruse:
монашество

monaĥejestro, monaĥestro  

REL Estro de monaĥejo kaj de tie vivantaj monaĥoj: Lie Yukou devis alkutimiĝi al sia nova nomo, li fariĝis, en la valo de Voljag, „monaĥestro Lie[8].
Rim.: Laŭ la konfesioj kaj tradicioj estas diversaj specialaj titoloj: abato, arkimandrito, igumeno, prioro ktp.
8. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
(Father) Superior
beloruse:
настаяцель (манастыра)
bretone:
superior
france:
abbé
germane:
Abt
hispane:
abad, prior
hungare:
kolostorfőnök, rendházfőnök
nederlande:
abt, prior
pole:
opat, przeor
rumane:
abate, stareţ, anterior
ruse:
настоятель монастыря

monaĥinejestrino, monaĥinestrino  

REL Estrino de monaĥinejo kaj de tie vivantaj monaĥinoj: du soldatoj de germana SS eksonorigis ĉe la pordego de la domo kaj ordonis al la monaĥinestrino, ke Edith Stein dum 5 minutoj forlasu la monaĥinejon [9].
9. M. Šaturová: Edith Stein - martirino, monaĥino, filozofino, Dio Benu, 1993:1 (9)
angle:
(Mother) Superior
beloruse:
настаяцелька (манастыра)
france:
abbesse
germane:
Äbtissin
hispane:
madre superiora
hungare:
zárdafőnök, apácafőnök, apátnő
nederlande:
abdis, priores
pole:
ksieni, przeorysza
rumane:
stareţă, preoteasa, abatesă
ruse:
настоятельница (женского) монастыря

pastromonaĥo, patro-monaĥo  

KRI Monaĥo kiu ankaŭ estas pastro (pastrigita monaĥo aŭ monaĥiĝinta pastro): patro-monaĥo: min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto [10].
angle:
monk-presbyter, hieromonk
beloruse:
іераманах, манах-сьвятар
france:
moine-prêtre
germane:
Mönchspriester
hungare:
szerzetespap
malnovgreke:
ἱερομοναχός
nederlande:
monnikspriester
pole:
ojciec (ksiądz), hierodiakon
rumane:
ieromonah
ruse:
иеромонах, священноинок

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.