1monolog/o PV

monologo

Solparolado, dirado sen ĉeestantoj aŭ sen respondado de ĉeestantoj.
a)
TEA Sceno dum kiu rolulo, estante aŭ sin kredante sola, parolas al si mem.
b)
TEA Amuza rakonteto, kiun unu persono recitas en porplezura kunveno. VD:skeĉo
ANT:dialogo
angle:
monologue 1.a soliloquy
beloruse:
маналёг
ĉeĥe:
monolog
ĉine:
自言自語 [zìyánzìyǔ], 自言自语 [zìyánzìyǔ]
france:
monologue
germane:
1.a Monolog, einsame Rede
hungare:
1.a monológ, magánbeszéd
japane:
独白 [どくはく], モノローグ, ひとりごと, 長話 [ながばなし], 長談義 [ながだんぎ]
nederlande:
monoloog
pole:
monolog
portugale:
monólogo
rumane:
monolog
ruse:
монолог
slovake:
monológ
svede:
1.a monolog
ukraine:
монолог

monologi

Paroli sole, sen respondantoj: mi multon legis pri Esperanto ĉu en la dudekaj, aŭ en la tridekaj.. jes... - malrapide monologis la redaktoro [1].
angle:
make a monologue
ĉeĥe:
monologizovat, vést monolog
ĉine:
自言自語 [zìyánzìyǔ], 自言自语 [zìyánzìyǔ]
france:
monologuer
japane:
独白する [どくはくする], ひとりごとを言う [ひとりごとをいう], 長話をする [ながばなしをする]
pole:
mówić do siebie samego, prowadzić monolog
rumane:
vorbești singur, conduce un monolog
slovake:
viesť monológ
ukraine:
виголошувати монолог

interna monologo

BELE Rakontmaniero rekte prezentanta per vortoj la pensadon de rolulo: eblas diri ke la tuta novelo estas interna monologo de la edzino [2].
2. V. Melnikov: La lingvo de okuloj..., 2005-11-16
angle:
internal monologue
france:
monologue intérieur
pole:
monolog wewnętrzny
rumane:
monolog interior

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.