morfologi/o Z PV

morfologio

Formoscienco, sistema priskribo de formoj.
a)
GRA Scienco pri la formo de vortoj kaj ĝiaj ŝanĝiĝoj: la verkintoj konfuzas semantikon (signifo de vorteroj), morfologion (konstruformo de vortoj), kaj kategoriojn de verboj [1].
b)
BIO Korpa aspekto kaj konstruo de vivuloj, kiel studas ĝin la rilata parto de biologio: ĉefaj faktoj de Morfologio fariĝas kompreneblaj – kiam oni rimarkas ke homologaj organoj ĉe malsamaj specioj de iu klaso montras la saman planon [2]. VD:anatomio
1. D. Broadribb: Vitraj ŝuoj de gramatiko, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 31a
2. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 13a
angle:
morphology
beloruse:
марфалёгія
ĉeĥe:
nauka o tvarových vlastnostech živočichů a člověka
ĉine:
形态学 [xíngtàixué], 形態學 [xíngtàixué], 形态 [xíngtài], 形態 [xíngtài]
france:
morphologie
germane:
Morphologie, Morfologie, Formenlehre
hispane:
morfología
hungare:
alaktan
japane:
形態論 [けいたいろん], 形態学 [けいたいがく]
nederlande:
morfologie, vormleer
pole:
morfologia
portugale:
morfologia
rumane:
morfologie
ruse:
морфология
slovake:
náuka o tvarových vlastnostiach živočíchov a človeka
ukraine:
морфологія

morfologia

Rilata al vortformoj, al priaj reguloj kaj teorioj: Kaj kiel paroli pri la lipoj, se mankas morfologia montrilo de pluralo [3]!
3. B. Kolker: Eto? Ego!, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 29a
angle:
morphological
beloruse:
марфалягічны
ĉeĥe:
morfologický, tvaroslovný
ĉine:
詞形上 [cíxíngshàng], 词形上 [cíxíngshàng], 詞形學 [cíxíngxué], 词形学 [cíxíngxué]
france:
morphologique
germane:
morphologisch
pole:
morfologiczny
rumane:
morfologic
ruse:
морфологический
slovake:
morfologický, tvaroslovný
ukraine:
морфологічний

administraj notoj