mot/o PV

moto

1.
BELE Sentenco pruntita el iu aŭtoro kaj metita antaŭ libro aŭ artikolo por montri ĝian ĉefan ideon: li atentigis pri la bengallingvaj frazoj per kiuj – kvazaŭ moto – komenciĝas la verko mem [1]. SIN:epigrafo2VD:citaĵo, epifonemo,
2.
Sentenco emfazante la temon, la celon de kongreso, ekspozicio kc: la elektita kongresa moto „Unuigita Eŭropo bezonas Esperanton“ estas kategoria sugesto al la mondo [2]; la moto de la festivalo estis „Oriento estas delikata afero” [3].
3.
Devizo: super la kamenbreto estas alfiksita moto: „Hejmo, dolĉa hejmo“ KrM ; la moto de la organizaĵo: „por ĉiuj, por ĉiam” [4]; personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo [5]; la usona moto: „e pluribus unum[6].
4.
Maksimo: mia tutviva moto estis: ‚ĉio estas atingebla de homo, kiu vere meritas ĝin‘ KKl ; la moto „ĉiun flati, neniun ĉagreni!“ […] facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero [7]; konduti vire estas kvazaŭ moto ĉe ili ChB .
Rim.: ‚Devizo‘ estas fundamenta, ‚epigrafo‘ oficialigita per OA1 kaj ‚maksimo‘ per OA3. Mi do rekomendas ne uzi la vorton ‚moto‘ tro ĝenerale kaj preferi la oficialajn kaj pli precizajn vortojn. [W. Diestel]
angle:
motto, quotation at beginning of book
beloruse:
мота, эпіграф, дэвіз, максыма
bulgare:
мото
ĉeĥe:
citát, heslo, moto, motto
ĉine:
銘言 [míngyán], 铭言 [míngyán], 座右銘 [zuòyòumíng], 座右铭 [zuòyòumíng], 格言 [géyán]
france:
exergue
germane:
Leitspruch, Wahlspruch, Motto, Losung, Leitsatz
hispane:
lema
hungare:
jelige, jelmondat, mottó
itale:
motto (citazione d'introduzione), citazione (motto di introduzione)
japane:
題銘 [だいめい], 標語 [ひょうご], 題辞 [だいじ], 題詞 [だいし]
nederlande:
moto
pole:
motto
portugale:
mote
rumane:
deviză (expresie)
ruse:
мотто, эпиграф
slovake:
citát, heslo, motto
ukraine:
мотто, епіграф

administraj notoj