mucilag/o

mucilago

1.
BOT Gelateneca, glua substanco, ekzistanta preskaŭ en ĉiuj plantoj: la fabujoj [de kakao] similas al rugbepilko, kun longeco de 20 cm, ili entenas 20 ĝis 50 fabojn envolvitajn en blankeca mucilago [1]; komence oni gluis la paperon per bestodevena gluaĵo, poste per planta mucilago [2].
Rim.: Mucilagaj substancoj konsistas precipe el heteropolisaĥaridoj, ekz. pektinoj. Substancojn bestajn kun similaj ecoj sed alia ĥemia konsisto (t.e. glikoproteinoj) oni nomas muko.
2.
KEMMED Viskeca likvaĵo, uzata en la farmacio kaj kiun oni ricevas solvante ian gumaĵon en akvo.
angle:
1. mucilage 2. mucilage, gum
beloruse:
1. сьлізь расьлінная 2. клей расьлінны
ĉeĥe:
rostlinný sliz, šlem
france:
mucilage
germane:
1. Schleimstoff, Pflanzenschleim
hungare:
1. mézga 2. nyálka (növényi)
japane:
粘液 [ねんえき], 粘漿薬 [ねば漿薬]
nederlande:
slijm (v.gom of planten)
pole:
1. śluz roślinny 2. mucilago, klej roślinny
portugale:
mucilagem (bot.)
ruse:
1. растительная слизь 2. растительный клей
slovake:
rastlinný sliz
ukraine:
рослинний слиз, розчин водної ґуми

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ĉu tiu difino estas aŭ estis iam aktuala. Mi ne trovis ekzemplon,
      nek klarigojn ekz. en Vikipedio, pri kio fakte temas.
      [WD]