mutual/a PIV3

mutuala

JUR (pri societo, fonduso k.a.) Kies membroj komune asekuras sin kontraŭ riskoj per siaj kotizoj: la tiama prezidanto […] estis kune kun sia familio akciulo de Andes Iron pere de mutualaj fondusoj [1]; pro la mutuala kaj individua karaktero de la membreco en la Monda Fonduso (kvazaŭa sociala branĉo de la mondcivitanoj) la partnereco de la Esperanta Civito venos en dua vico [2]; VD:koopera, reciproka, solidara
Rim.: La celo de mutuala societo estas la sekurbezono de siaj membroj. Kontraste la celo de akcia societo estas akiro de kapitalo, la celo de kooperativo estas ekonomia aŭ kultura.
1. Leonardo Araya: Monato, 2023/07, p. 10
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
angle:
mutual (insurance etc.)
ĉine:
自相 [zìxiāng], 互相 [hùxiāng], 互 [hù], 交互 [jiāohù]
germane:
(Versicherungsverein) auf Gegenseitigkeit
japane:
相互扶助の [そうごふじょの], 共済の [きょうさいの]
nederlande:
mutueel (v. fonds)

administraj notoj