8muzel/o SPV

muzelo

ZOO Naza kaj buŝa elstara parto de la kapo de iuj bestoj: per dentoj ĝi enkroĉiĝis en la muzelon de la hundo [1]; kun la muzelo ĉe la tero ĝi kuregis laŭ la spuro, kvazaŭ ĝi vidus plej klare [2]; la ratoj, sanktaj bestoj de dio Ganeŝo, fojfoje esploreme montras siajn muzeletojn [3]. VD:buŝo1
1. L. Poshivana: legu, fido7.esperanto.rus, 1999-06-07
2. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, La granda katfabelo, [2002?]
3. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, 2004
angle:
muzzle, snout
beloruse:
пыса, мыза, морда, храпа
bulgare:
муцуна
ĉeĥe:
čenich, čumák
ĉine:
吻部 [wěnbù]
france:
museau
germane:
Schnauze
hispane:
hocico, morro
japane:
鼻づら [はなづら]
nederlande:
snuit
pole:
pysk, morda, paszcza
portugale:
focinho
ruse:
морда
slovake:
rypák, ňucháč
ukraine:
морда, рило (у тварин)

muzelingo PIV2

Buŝumo: en publikaj lokoj oni nepre surmetu muzelingon al hundo apartenanta al raso el la listo de danĝeraj hundorasoj; kiu rigardas la buŝon de la popolo, eble prenas nur mezuron de muzelingo [4]; la plej stulta loko kien eblas enŝovi sian muzelon ja estas muzelingo, hundoj tion faras nur devige [5].
angle:
muzzle
beloruse:
наморднік
ĉine:
口絡 [kǒuluò], 口络 [kǒuluò]
france:
muselière
germane:
Maulkorb
hispane:
bozal
japane:
口輪 [くちわ], 口籠 [くちごも]
portugale:
barbilho, focinheira
ruse:
намордник
ukraine:
намордник

administraj notoj

~ingo : Mankas verkindiko en fonto.