na PMEG
na
(evitinde)
Prepozicio, kiun iuj metas antaŭ vorton aŭ
frazparton, kies kazo estas
akuzativo,
kaj kiu ne povas alpreni la finaĵon -n:
mi legis na Forta veneno de Sayers […] kaj iom poste
na La Nomo de la Rozo de Eco
[1];
mi rekomendas na UniRed;
mi volas na ambaŭ;
evitu uzi na alies, uzu na aliula;
mi legis na Lingvaj Respondoj;
Cezaro diris na „Ĵetkubo estas ĵetita“;
nur iom da virinoj ŝatas na iom da viroj.
Rim.:
Aliaj rigardas tiun prepozicion kontraŭfundamenta.
Eblaj alternativoj estas:
mi rekomendas UniRed-on... la sistemon UniRed;
mi volas ĉiujn du;
evitu uzi la vorton „alies“, uzu la vorton „aliula“;
mi legis la verkon „Lingvaj Respondoj“;
Cezaro diris, ke ĵetkubo estas ĵetita;
nur iomaj virinoj ŝatas iomajn virojn.
1.
La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
- angle:
- accusative preposition
- beloruse:
- прыназоўнік простага дапаўненьня, прыназоўнік вінавальнага склону
- france:
- préposition de C.O.D.
- hebree:
- את
- ide:
- akuzativala prepoziciono
- nederlande:
- accusatief voorzetsel
- pole:
- przyimek biernikowy
- volapuke:
- eli (ununombra), elis (multenombra)
naismo
Uzado de la prepozicio „na“:
en unu punkto mi ne akordas kun la Manifesto de la
naismo, nome ĉe „na ambaŭ“
[2].
2.
G. Denes: en:
Post Ido kaj iĉo furoras naismo, 2007-03-02
- beloruse:
- ужываньне прыназоўніка na