nano- PIV1

nano- (n)

(prefikso)
1.
„Miliardono da“ (10-9) en la Internacia Sistemo de unuoj (SI): malkreskas la dimensioj de unuopaj elementoj ĝis kelkaj nanometroj [1].
2.
TEK Koncerna al procedoj kaj artaĵoj je nanometra skalo, alivorte je grando de molekuloj aŭ atomoj: normalaj substancoj, kiujn ni ĉiutage uzas, ekhavas tute novajn ecojn kiam oni faras nanopartiklojn el ili [2]; nanomedicino favoras plibonigon de la diagnozaj teknikoj [3].
Rim.: Kiel plena vorto nano signifas malgrandegulon.
1. F. Hort: Hibridaj integritaj cirkvitoj, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 71-78a
2. Leon: Nanoteknologio, ĉu la nova asbesto?, 2008-12-26
3. M. Cueva, trad. J.-M. Cash: Bitoj, atomoj, neŭronoj kaj genoj..., le Monde diplomatique, 2009-10
angle:
nano-
beloruse:
нана-
bulgare:
нано-
ĉine:
納米 [nàmǐ], 纳米 [nàmǐ], 毫微 [háowēi]
france:
nano-
germane:
Nano-
hispane:
nano-
hungare:
nano-
itale:
nano-
japane:
ナノ~
katalune:
nano-
nederlande:
nano-
norvege:
nano-
perse:
نانو
pole:
nano-
portugale:
nano-
ruse:
нано-
svede:
nano-
ukraine:
нано…

administraj notoj