*naŭ

*naŭ (9)

Ok kaj unu: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [1]; naŭcent sesdek naŭ jaroj [2]; dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj [3]; se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis [4]? dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis Marta ; vi havus naŭ ŝancojn kontraŭ unu, por alveni […] samtempe kiel ili [5]; tiu societo konsistis el naŭ lokaj membroj: ok estetikaj fraŭlinoj kaj estetika prezidantino [6]; naŭ dekonoj da homoj estas frenezaj [7]; se oni komencas je nul, por alveni ĝis 10 oni devas halti je naŭ[8]. LST:nombro
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 5:27
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 13:7
4. La Nova Testamento, Mateo 18:12
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
7. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
8. André Cherpillod: Nula debato, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 18a
afrikanse:
nege
albane:
nëntë
amhare:
ዘጠኝ
angle:
nine
arabe:
تسعة
armene:
ինը
azerbajĝane:
doqquz
beloruse:
дзевяць
bengale:
নয়
birme:
ကိုး
bosne:
devet
bretone:
nav
bulgare:
девет
ĉeĥe:
devět
ĉine:
[jiǔ]
dane:
ni
estone:
üheksa
eŭske:
bederatzi
filipine:
siyam
finne:
yhdeksän
france:
neuf (nombre)
galege:
nove
germane:
neun
greke:
εννέα, εννιά
guĝarate:
નવ
haitie:
nèf
haŭse:
tara
hebree:
תשע
hinde:
नौ [nau]
hispane:
nueve
hungare:
kilenc
igbe:
itoolu
indonezie:
sembilan
irlande:
naoi
islande:
níu
itale:
nove
japane:
九 [きゅう] [く]
jave:
sangang
jide:
נייַן
jorube:
mẹsan
kanare:
ಒಂಬತ್ತು
kartvele:
ცხრა
kazaĥe:
тоғыз
kimre:
naw
kirgize:
тогуз
kmere:
ប្រាំបួន
koree:
korsike:
nove
kose:
thoba
kroate:
devet
kurde:
neh
latine:
novem
latve:
deviņi
laŭe:
ເກົ້າ
litove:
devyni
makedone:
девет
malagase:
sivy
malaje:
sembilan
malajalame:
ഒന്പത്
malte:
disa
maorie:
e iwa
marate:
नऊ
monge:
cuaj
mongole:
есөн
nederlande:
negen
nepale:
नौ
njanĝe:
naini
okcidentfrise:
njoggen
panĝabe:
ਨੌ
paŝtue:
نهه
pole:
dziewięć
portugale:
nove
ruande:
icyenda
ruse:
девять
samoe:
iva
sinde:
نو
sinhale:
නවය
skotgaele:
naoi
slovene:
devetimi
somale:
sagaal
ŝone:
pfumbamwe
sote:
tse robong
sunde:
salapan
svahile:
tisa
svede:
nio
taĝike:
нӯҳ
taje:
เก้า
tamile:
ஒன்பது
tatare:
тугыз
telugue:
తొమ్మిది
tibete:
དགུ་
turke:
dokuz
ukraine:
дев’ять
urdue:
نو
uzbeke:
to’qqiz
vjetname:
chín
volapuke:
zül
zulue:
eyisishiyagalolunye

naŭa

Naŭaranga, venanta post ok antaŭaj: la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn [9]; estas nun proksimume la naŭa (horo) kaj duono [10]; la naŭa tago de la monato [11]; en la tridek-naŭa jaro [12]; je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: […] Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min [13]? tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj [14]; la naŭan fojon la pilko tute malaperis kaj plu ne revenis [15]; sciencistoj interesiĝas pri eventuale nenormala geno ĉe la naŭa kromosomo [16].
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:32
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 15:17
13. La Nova Testamento, Marko 15:34
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
16. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
beloruse:
дзявяты
bretone:
navvet
ĉine:
第九 [dìjiǔ]
finne:
yhdeksäs
france:
neuvième
germane:
neunte
hungare:
kilencedik
indonezie:
kesembilan
nederlande:
negende
pole:
dziewiąty
ruse:
девятый
ukraine:
дев’ятий

naŭe

Naŭarange, post ok antaŭaj: unue, kvankam sonas altagrade morale kondamni ĉiujn […], oke, […] oni ne sukcesos nei […], naŭe, […] mi bonŝance ricevis malpli unuflankan bildon pri la okazintaĵoj [17].
17. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
beloruse:
па-дзявятае
bretone:
da navvet
ĉine:
第九 [dìjiǔ]
finne:
yhdeksänneksi
france:
neuvièmement
germane:
neuntens
hungare:
kilencedszer (felsorolásban)
nederlande:
ten negende
pole:
po dziewiąte
ruse:
в-девятых

administraj notoj

~e: Mankas dua fontindiko.