nazal/o PV

nazalo

FON
1.
Nazsono: la verko ja postulas regon de ampleksa vort-trezoro […] troveblas lingvaj juveletoj, kiaj […] „tutrutine nazalnazas” [1].
2.
Naza konsonanto: bilabiala nazalo […] estas [prononcata] per ambaŭ lipoj, [dum] aero eliras tra la nazo [2].
VD:buŝa
Rim.: Kvankam la plej multaj homoj kaj esperantaj vortaroj opinias, ke ekzistas vokaloj, kiuj estas nazaloj (kiel ekzemple la francaj vokaloj skribitaj per an, in, un, on), tio ne estas la kazo. Vokaloj ― laŭ la difino de nazaloj ― povas neniam esti nazaloj. Ili povas esti nur nazaligitaj aŭ nazalecaj, kio signifas, ke ekzistas nur kroma prononcado per la nazo. Kontraste al tio, nazalo estas komplete prononcata per la nazo. [UF]
angle:
2. nasal consonant
beloruse:
насавы гук
ĉeĥe:
nazála, nosovka, nosovky
france:
1. nasale (consonne ou voyelle)
germane:
Nasal
hispane:
nasal
hungare:
orrhang, nazális
japane:
鼻音 [びおん]
katalune:
nasal (fon.)
nederlande:
neusklank
perse:
همخوان خیشومی
pole:
spółgłoska nosowa
portugale:
2. nasal (consoante)
rumane:
consoană nazală
slovake:
nosová kosť
ukraine:
носовий звук

administraj notoj

pri ~o:
    Mi opinias forigenda la rimarkon de UF. Ĝi argumentas kontraŭ
    la ĝenerala uzo de „nazalo“ surbaze de ties difino — sed tio
    probable signifas ke la koncerna difino estas maltrafa.
    Cetere, tiu rimarko atestas, ke la ĵargona termino „nazalo“
    estas konfuza, kaj ke la skemismaj terminoj „nazsono“,
    „naza vokalo“ kaj „naza konsonanto“ estas pli precizaj kaj
    klaraj.
    Cetere, la aserto ke „nazalo estas komplete prononcata per la
    nazo“ estas dubinda — kial do /m/ kaj /n/ sonas malsame?
    [Sergio]