*nenies UV

*nenies

(pronomo)
Nevariebla pronomo signifanta „de neniu“: Esperanto estas nenies propraĵo [1]; nenies okulo min vidu [2]! nenies amo estis kiel la nia – [3]; mi partoprenas nenies opiniojn, mi posedas proprajn [4]; en nenies kapon venos eĉ plej eta suspekto [5]; rimedojn kontraŭ li mi ne scias, efikas je li nenies influo [6]; mi bezonis nenies helpon [7]; kiu do estas tiu lando, […] nenies konata sur la tero [8].
beloruse:
нічый
ĉeĥe:
ničí
france:
de personne
germane:
niemandes
hispane:
de nadie
hungare:
senki ...-je/-ja/-e/-a, senkié
japane:
誰の~でもない [だれの~でもない]
nederlande:
niemands
pole:
niczyj, bezpański
portugale:
de ninguém
rumane:
nici un om, prost
ruse:
ничей
slovake:
nikoho
svede:
ingens
ukraine:
нічий

administraj notoj