ninhidrin/o
ninhidrino

- Kristala ĥemiaĵo, per kiu oni testas la ĉeeston de amoniako kaj amin(acid)oj: por riveli la ĥromatogramon, oni aspergas ĝin per reakciilo, oportune per diluita solvaĵo de ninhidrino [1]; la formiĝintaj aminacidoj estis determinataj kolorimetre post transformo de viola kolorigilo, formiĝinta dum la rivelado per ninhidrino, en kompleksan kombinaĵon kun kupro [2].
1.
Scienca Revuo, Ilona Emma Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, nro 130/1978
2. Scienca Revuo, B. V. Tokarev: Formiĝo de l'aminacidoj dum interago de dioksido de karbono kun amoniakato de kalcio, Scienca Revuo, nro 108/1974
2. Scienca Revuo, B. V. Tokarev: Formiĝo de l'aminacidoj dum interago de dioksido de karbono kun amoniakato de kalcio, Scienca Revuo, nro 108/1974
- angle:
- ninhydrin
- france:
- ninhydrie
- germane:
- Ninhydrin
- ruse:
- нингидрин
- ukraine:
- нінгідрин