nipa/o NePiv

nipao  

BOT Genro de palmarboj kun unu specio (Nypa fruticans), kreskanta en marĉoj de Bangladeŝo ĝis Sudorientazio, kun diversaj uzoj kiel materialo kaj manĝaĵo: mi eniris en la domon el nipapalmo por saluti la klanestron [1].

fruktaro kaj folibazoj de nipao, Botanika Ĝardeno Bogor, Okcidenta Javo, Indonezio
CC BY-SA 4.0  [2]
france:
nipa
germane:
Nipapalme
hungare:
mangrovepálma, nipapálma
latinece:
Nypa fruticans
nederlande:
mangrove
pole:
nipa krzewinkowa
portugale:
nipa
rumane:
nipa

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.