Noaĥ/o

Noaĥo

NOM Vira antaŭnomo hebredevena, precipe tiu de la deka prapatro biblia, kiu kun sia familio transvivis la Diluvon: post la diluvo Dio benis Noaĥon kaj liajn filojn, kun la ordono ke ili plenigu la teron [1].
Rim.: La norma formo hebrea estas Noaĥ, sed la Londona Biblio ial (ĉu zamenhofe?) preferis strangan esperantigon Noa, kiu estas nek etimologie ĝusta, nek internacia, nek oportuna por Esperanto (ekz-e kp „Noaĥaj ordonoj“ kaj „No(a)aj ordonoj“).
1. A. Cherpillod: La Biblio ‐ ĉu historio? ĉu legendoj, ISBN 2-906134-76-1 (2008)
angle:
Noah
beloruse:
Ной
ĉine:
諾亞 [Nuòyà], 诺亚 [Nuòyà], 挪亚 [Nuóyà], 挪亞 [Nuóyà]
france:
Noé
germane:
Noah
greke:
Νωέ
hispane:
Noé
katalune:
Noé, Noè
pole:
Noe
rumane:
Noe
ruse:
Ной

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.