nokaŭt/o

nokaŭto [1]

SPO
En bokso: bato, kiu senkonsciigas la batiton kaj perdigas al li la matĉon, se li ne povas antaŭ ol pasos 10 sekundoj reekstari kaj reekbatali: Se la kalkulo daŭras ĝis dek, kaj la konkursanto restas plu batalsenpova, la sterno estas konsiderata jam nokaŭto, kiu finas la matĉon kaj decidas pri ĝia rezulto [2].
1. William Auld: Paŝoj al plena posedo, Leciono 26ª.
2. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
angle:
knock-out, K.O.
beloruse:
накаўт
pole:
nokaut
rumane:
knockout
ruse:
нокаут

nokaŭti PV

(tr)
SPO
Venki per nokaŭto: oni nokaŭtis min dum boksado-konkurso kiam mi estis deksesjara [3].
3. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28-34
beloruse:
накаўтаваць
france:
mettre k.o.
germane:
k.o. schlagen
hungare:
kiüt (bokszban), nockoutol
nederlande:
knock-out slaan
pole:
nokautować
portugale:
nocautear, deixar nocaute, pôr nocaute
rumane:
făcut praf
ruse:
нокаутировать

administraj notoj