norman/o PIV1
normano
- 1.
Ano de mezepoka skandinava gento, al kiu apartenis la
vikingoj kaj el kiu devenas
norvegoj, svedoj kaj danoj:
en 9a−10a jc normanoj okupis Normandion;
en 886 la normanoj sieĝis Parizon PIV1
;
bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana
lingvo
[1];
akvokondukiloj, konstruitaj inter la jaroj 800 kaj 1200 post Kristo, inter la
araba kaj normana okupadoj
[2];
Mazaro mem estis fondita de fenicoj, kaptita de grekoj kaj
romanoj kaj poste de araboj, normanoj kaj hispanoj ktp
[3].
- 2.
- (evitinde)
Normando1:
la konkero de la lando (Anglujo) fare de
franc-parolantaj normanoj, kiu okazis en 1066
[4].
1.
Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 2004
2. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
3. Renato Corsetti: La Itala en Mazaradelvalo, Esperanto, 2012?
4. Otto Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, Monato, 2014
2. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 2014
3. Renato Corsetti: La Itala en Mazaradelvalo, Esperanto, 2012?
4. Otto Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, Monato, 2014
- angle:
- 1. Norseman
- beloruse:
- 1. нарман
- japane:
- ノルマン人 [ノルマンじん]
- ruse:
- 1. норман
