*nu

*nu

1.
Interjekcio servanta por kuraĝigi aŭ atentigi pri io sekvanta: nu, aŭskultu la finon; nu, ĉu vi perdis la kuraĝon [1]? nu, kiel la afero iras [2]? nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo [3]! VD:ek!
2.
Konjunkcio servanta por enkonduki novan fakton kaj speciale la duan propozicion de silogismo: nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj [4]? nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi [5]! tio ne estas spioni, ĉar, nu, mi rajtas iri al iu ajn restoracio, kaj se homoj parolas en publika loko kaj mi aŭdas, ne estas mia kulpo, ĉu [6]?
VD:do, ja
Rim.: Rilate al la interjekcia senco oni povas sekvigi senpere la vorton nu per krisigno (!) aŭ tripunkto (...), por pli bone distingi ĝin de la konjunkcia senco.
angle:
well
beloruse:
ну
ĉeĥe:
no, inu, bodejť, nu, nuže
finne:
no, -han, -hän ~, aŭskultu la finon: kuunteles nyt loppuun.
france:
1. eh bien 2. or
germane:
1. nu!, na! 2. nun, hm, nu ja, na ja
hispane:
1. eh bien 2. ahora bien
hungare:
1. na 2. nos, hát
japane:
さてそこで, ところで
nederlande:
nu, wel, welnu
pole:
no,...
portugale:
ora
ruse:
ну
slovake:
musíme konštatovať, nuž
svede:
nå, nåväl
tokipone:
a
ukraine:
ну

administraj notoj