numeni/o PIV1

numenio

ZOO Mezgranda birdo kun longaj kruroj, bruna korpo kaj longa malsupren kurbigita beko, vivanta en mezvarmaj aŭ malvarmaj landoj en prefere malsekaj senarbejoj; genro el familio skolopedoj (Numenius): oni aŭdis la fajfadon de numenioj sur la senarba montoflanko [1]; la malgrandaj numenioj vivas en marbordoj, stepoj proksimaj al maro, marĉejoj, lagetoj kaj deltoj [2].
numenio (Numenius arquata), Irlando
CC BY-SA 3.0  [3]
1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
2. Ĉina Radio Internacia: Malgranda numenio, 2005-09
3. Ken Billington, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curlew_(Numenius_arquata)_(12).jpg
angle:
curlew
beloruse:
кулён (птушка)
ĉeĥe:
kilík
france:
courlis
germane:
Brachvogel
latine:
Numenius
latinece:
Numenius
nederlande:
wulp
pole:
kulik
portugale:
maçarico
slovake:
hvizdák
ukraine:
кульон

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.