*odor/i UV

*odori

(x)
1.
Eligi molekulojn, kiuj impresas la flarsenton: la violoj odoris [1]; ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris [2]; de mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj [3]; la preskaŭ nigra ksereso […] odoris kupron aŭ kolofonon [4]; la aero odoris de freŝa fojno [5]; la tuta atmosfero […] odoris pipron, safranon kaj zingibron [6]; odoras la siringo [7]; la sambuka arbo odoris […] balzame [8]; la verdaj plektobariloj […] odoris kiel la floraĵoj de olivarbo [9]; [ili] abomene odoras [10]; longe kuŝinta greno […], pro malnoveco ĝi odoras ŝimon [11]; kiu mem sin gloras, malbone odoras (malplaĉas) PrV . VD:flari
2.
(figure) Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi: li havas pian respekton por ĉio, kio nur odoras antikve; tio odoris al mi neortodokse [12]; ĉu tio ne odoras plennaze je venĝo [13]? tiu mencio odoras kiel aludo al koruptaĵo [14]; mono ne odoras (ne indikas ĝian originon) [15]. VD:aludi
angle:
smell
beloruse:
пахнуць
ĉeĥe:
být cítit (čichem)
ĉine:
发出香味 [fāchūxiāngwèi], 發出香味 [fāchūxiāngwèi], 释放芳香 [shìfàngfāngxiāng], 釋放芳香 [shìfàngfāngxiāng]
france:
sentir (avoir une odeur)
galege:
ulir
germane:
riechen (Geruch verbreiten) 1. duften, Geruch verbreiten
hispane:
oler
hungare:
1. szaglik, illatozik
ide:
odorar
itale:
odorare
japane:
においがする, におう, かおる, ~のにおいを放つ [のにおいをはなつ], 気配がある [けはいがある]
katalune:
fer olor (de), fer una olor (de), desprendre una olor (de)
nederlande:
ruiken, rieken, geuren
nepale:
बास्ना
pole:
pachnieć, czuć (zapach), zalatywać
portugale:
cheirar 1. cheirar, odorar
rumane:
mirosi, frumos
ruse:
пахнуть
slovake:
voňať, zaváňať
ukraine:
пахнути, видихати запах

odoro

Ĉio, kio impresas flarsenton: en la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo [16]; ŝi klinis [al la floroj sin por] enspiri ilian bonodoron [17]; la forta odoro de la incensoj [18]; [li] flaris la odoron de liaj vestoj [19]; li havas odoron de maro [20]; ŝi spiris la bonodoron el la oranĝoĝardenoj [21]; fojnodoro [22]; odoro de gladitaj teksaĵoj [23]; (figure) la krono havas en si ion de la odoro de sankteco [24]; mono odoron ne havas, sian devenon ne diras PrV . VD:aromo, VD:parfumo1
afrikanse:
reuk
albane:
erë
amhare:
ማሽተት
angle:
smell
arabe:
رائحة
armene:
հոտ
azerbajĝane:
iy
beloruse:
пах
bengale:
গন্ধ
birme:
အနံ့
bosne:
miris
bulgare:
миризма, мирис
ĉeĥe:
odor, odér, pach, vůně, zápach
ĉine:
气息 [qìxī], 氣息 [qìxī], 味 [wèi], 气 [qì], 氣 [qì], 气味 [qìwèi], 氣味 [qìwèi]
dane:
lugt
estone:
lõhn
eŭske:
usaina
filipine:
amoy
france:
odeur, senteur mono ~on ne havas, sian devenon ne diras: l'argent n'a pas d'odeur.
galege:
cheiro
germane:
Geruch, Duft
guĝarate:
ગંધ
haitie:
pran sant
haŭse:
wari
hinde:
गंध
hispane:
olor
hungare:
szag, illat
ide:
odoro
igbe:
ísì
irlande:
boladh
islande:
lykt
japane:
匂い [におい]
jave:
mambu
jide:
שמעקן
jorube:
olfato
kanare:
ವಾಸನೆ
kartvele:
სუნი
katalune:
olor, flaire
kazaĥe:
иіс
kimre:
arogl
kirgize:
жыт
kmere:
ក្លិន
koree:
냄새
korsike:
ciavuru
kose:
ivumba
kroate:
miris
kurde:
bîn
latine:
olfactus
latve:
smarža
laŭe:
ການມີກິ່ນຫອມ
litove:
kvapas
makedone:
мирисот
malagase:
manimbolo
malaje:
bau
malajalame:
മണം
malte:
riħa
maorie:
kakara
marate:
वास
monge:
tsis hnov tsw
mongole:
үнэр
nederlande:
reuk, geur
njanĝe:
kununkhiza
okcidentfrise:
rûke
panĝabe:
ਗੰਧ
paŝtue:
بوی
pole:
zapach, woń
portugale:
cheiro, odor
ruande:
impumuro
rumane:
miros, mireasmă
ruse:
запах
samoe:
sogi
sinde:
عضوا
sinhale:
සුවඳ
skotgaele:
fàileadh
slovake:
pach, vôňa, zápach
slovene:
vonj
somale:
urta
ŝone:
munhuhwi
sote:
monko
sunde:
ambeu
svahile:
harufu
taĝike:
бӯй
taje:
กลิ่น
tamile:
மணம்
tatare:
ис
telugue:
వాసన
tibete:
དྲི་མ་
tokipone:
kon
ukraine:
нюх
urdue:
بو
uzbeke:
hid
vjetname:
mùi
zulue:
iphunga

odora

Odoranta: verda, odora, densa arbustaro [25]; lavend-odora, malvarmeta ĉambro [26].
beloruse:
пахнучы
ĉeĥe:
vonící i páchnoucí
ĉine:
[xiāng], 好香 [hǎoxiāng], 喷香 [pènxiāng], 噴香 [pènxiāng], 芳 [fāng], 馥馥 [fùfù], 芬芳 [fēnfāng], 香的 [xiāngde], 馡 [fēi]
france:
odorant
germane:
riechend, duftend, stinkend
hispane:
oloroso
hungare:
szagos, illatos
ide:
odoranta, odoroza
japane:
においのある
katalune:
olorós
nederlande:
riekend, geurend
pole:
pachnący, wydający woń
portugale:
cheiroso, odorante, odoroso
rumane:
mirositor, elimină mirosul
ruse:
пахнущий
slovake:
voňajúci i páchnuci
ukraine:
пахучий, запашний

bonodora

Bone, agrable odoranta: bonodora mirho [27]; plej bonodoraj rozoj [28]; lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn Marta .
angle:
fragrant
beloruse:
духмяны, водарны
ĉeĥe:
voňavý
ĉine:
[fēi], 馨 [xīn], 苾 [bì], 芳 [fāng], 香 [xiāng], 芬芳 [fēnfāng]
france:
parfumé
germane:
duftend
ide:
bonodora
japane:
香りのよい [かおりのよい]
katalune:
olorós (que fa bona olor), fragant
pole:
aromatyczny, wonny, zapachowy, ładnie pachnący
rumane:
aromatic, parfumat, mirosul, miros frumos
slovake:
voňavý
ukraine:
запашний, запахущий, ароматний, духмяний

bonodori

(ntr)
Eligi bonan odoron, aromi: ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj [29]! la sambuka arbo forte bonodoris [30]; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj [31].
angle:
smell good
beloruse:
пахнуць (прыемна), духмяніцца
ĉeĥe:
vonět
ĉine:
发出香味 [fāchūxiāngwèi], 發出香味 [fāchūxiāngwèi], 释放芳香 [shìfàngfāngxiāng], 釋放芳香 [shìfàngfāngxiāng]
france:
sentir bon
germane:
duften
hispane:
oler bien
hungare:
illatozik
ide:
bonodorar
japane:
いいにおいがする
katalune:
fer bona olor
nederlande:
lekker ruiken, geuren
pole:
pachnieć, wydawać przyjemny zapach, wonieć
rumane:
mirosi, emite un miros plăcut
ruse:
благовонный, ароматный, благоухающий
slovake:
voňať
ukraine:
приємно/гарно пахнути

bonodoro

Bona, agrabla odoro, aromo: bonodoro estis en la ĉambro, kiam patrino gladis [32].
32. L. Szász: Tago de mortintoj, [vidita en 2020]
beloruse:
добры пах, водар
france:
bonne odeur
japane:
芳香 [ほうこう]
katalune:
bona olor, fragància
pole:
aromat, woń, zapach
rumane:
aromă, miros, mireasmă
ukraine:
приємний/гарний запах, пахощі, аромат

malbonodora

Malbone odoranta: densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron [33]; la akvo de Nilo malleviĝis, la kanaloj estis malprofundaj kaj malbonodoraj Far2 . SIN:fetoraVD:haladza
Rim.: Fojfoje oni renkontas la vortojn odoraĉa kaj fiodora, sed multe malpli ofte ol malbonodora. La verbaj formoj odoraĉi kaj fiodori estas multe pli uzataj ol iliaj adjektivaj ekvivalentoj.
33. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
angle:
stinking, smelly, reeking, fetid, malodorous
beloruse:
сьмярдзючы, смуродны
ĉeĥe:
zapáchající
ĉine:
[chòu], 臭烘烘 [chòuhōnghōng], 臭熏熏 [chòuxūnxūn], 臭燻燻 [chòuxūnxūn], 臭的 [chòude]
france:
puant
germane:
stinkend, müffelnd
japane:
くさい, 悪臭の [あくしゅうの]
katalune:
pudent
nederlande:
stinkend
pole:
cuchnący, śmierdzący, smrodliwy
rumane:
puturos, împuțit, fetid
slovake:
smradľavý
ukraine:
смердючий, сморідний, з неприємним запахом

malbonodori, odoraĉi, fiodori

(ntr)
Eligi malbonan odoron: [li] malbonodoras per bulbo Revizoro ; ili ŝvitas kaj odoraĉas [34]; ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro Fab4 ; malliberuloj ĉiam odoraĉas tiel, kiam ili scias, ke alproksimiĝas la ekzekuto [35]; mi jam fiodoras pro ŝvito tre forte [36]. SIN:fetori, stinkiVD:haladzi
Rim.: La vorto malbonodori estis la plej ofta formo en la frua historio de Esperanto, dum nuntempe ankaŭ odoraĉi estas tre ofta. Fiodori estas signife malpli ofta ol la aliaj du.
Rim.: Iuj argumentas, ke la vorto fiodori estas evitinda kompare al odoraĉi, ĉar ne temas pri morale malbona odoro, sed pli pri kvalite malbona odoro.
34. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
35. Anna Löwenstein: La Ŝtona Urbo, 1999
36. C. Weemeyer: La IJK estas la homoj - sed ne nur, libera folio, 2011-08-04
angle:
reek, stink, smell bad, give off a bad smell
beloruse:
сьмярдзець
ĉine:
发臭 [fāchòu], 發臭 [fāchòu]
france:
puer, sentir mauvais
germane:
stinken
hispane:
apestar
hungare:
bűzlik
japane:
悪臭がする [あくしゅうがする]
katalune:
fer pudor, pudir
nederlande:
stinken, meuren, slecht ruiken, slecht rieken
pole:
cuchnąć, smrodzić
portugale:
feder
rumane:
puți, pârțâi
ruse:
вонять
ukraine:
смердіти, неприємно пахнути

malbonodoro, odoraĉo

Malagrabla, forpuŝa odoro: en la ĉambro tia malbonodoro estis, ke ĝi naŭzus la diablon [37]; la odoraĉo de malpurego kaj urino [38]; la bordoj de Tibro svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro [39]; laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis [40] SIN:fetoro, stinkoVD:haladzo, miasmo
37. Internacia krestomatio, Patro
38. Anna Löwenstein: La Ŝtona Urbo, 1999
39. H. Sienkewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo vadis, 1933
40. Laimius Stražnickas: Tranĉeo al la pasinteco , Monato, 2003/01, p. 14
angle:
stench
beloruse:
смурод
ĉine:
恶臭 [èchòu], 惡臭 [èchòu], 臊气 [sāoqì], 臊氣 [sāoqì], 臭气 [chòuqì], 臭氣 [chòuqì]
france:
mauvaise odeur
ide:
malodoro
japane:
悪臭 [あくしゅう]
katalune:
pudor, tuf, fortor, ferum, pesta, pestilència
nederlande:
stank
pole:
smród, fetor, odór
rumane:
putoare, duhoare, mirosurilor
ukraine:
неприємний запах, сморід

senodorigilo

Substanco aŭ aparato, kiu forigas odorojn ekzemple en ĉambro, sur la korpo...: mi esperas, ke mia senodorigilo, aplikita je la mateno, ankoraŭ ne malvenkis [41].
41. J. Borgerding, trad. Ro Ato: 10 kilometroj, 2003
angle:
deodorant
beloruse:
дэзадарант
ĉeĥe:
dezodorant
ĉine:
除臭剂 [chúchòujì], 除臭劑 [chúchòujì], 香体剂 [xiāngtǐjì], 香體劑 [xiāngtǐjì]
france:
déodorant, désodorisant
hispane:
desodorante, ambientador
katalune:
desodorant, ambientador
nederlande:
deodorant
pole:
dezodorant
rumane:
deodorant
slovake:
dezodorant

bonodorfumo, odorfumo

(malofte)
Fumo bonodora de incenso: oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron [42]; la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo [43].
angle:
incense
beloruse:
духмянае рэчыва
ĉine:
[zhù], 香气 [xiāngqì], 香氣 [xiāngqì], 香 [xiāng], 乳香 [rǔxiāng], 線香 [xiànxiāng], 线香 [xiànxiāng]
france:
encens
germane:
Weihrauch, Räucherwerk
hispane:
incienso
hungare:
tömjén
ide:
incenso
katalune:
encens
nederlande:
wierook
pole:
kadzidło
rumane:
tămâie
ruse:
благовоние

bonodorfumigi

(malofte)
=incensi
beloruse:
кадзіць
france:
encenser
germane:
mit Weihrauch beräuchern, beweihräuchern
hungare:
tömjénez (füstöl)
katalune:
encensar
nederlande:
bewieroken
pole:
kadzić, okadzać
rumane:
fumatul, adula
ruse:
кадить

administraj notoj

bon~fumigi: Mankas dua fontindiko.
bon~fumigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.