ombud/o Viki , ombudsman/o Viki

ombudo, ombudsmano

POL Oficialulo, kiu reprezentas la interesojn de individuoj per esplorado kaj traktado de plendoj pri malbona administrado aŭ malobservado de rajtoj: esploro de ombudo devas esti farita laŭ maniero difinita de la ombudokomisiono por certigi justecon kaj senpartiecon [1]; publika konsultado pri lingvoj, lanĉita de la Eŭropa Ombudsmano [2]; sindikatestroj kaj eĉ la hispana ombudsmano (popoldefendanto) montris siajn rezervojn pri la propono [3]; se tiaj agadoj estas kontrolataj fare de ombudsmanoj, tiuokaze la gvatsistemoj en publikaj lokoj povas esti utilaj [4]. VD:arbitracianto, arbitraciulo, mediaciisto, mediacianto
angle:
ombud, ombuds, ombudsperson, ombudsman, ombudswoman ~okomisiono: ombuds commission.
beloruse:
амбудзмэн, упаўнаважаны (наз.)
germane:
Ombudsmann, Ombudsfrau ~okomisiono: Ombudskommission.
nederlande:
ombudspersoon, ombudsman, ombudsvrouw ~okomisiono: ombudscommissie.
pole:
ombudsman, rzecznik
rumane:
ombudsman
svede:
ombudsman, ombudskvinna ~okomisiono: ombudskommission.

administraj notoj