ork/o

orko

MIT Homsimila monstra estaĵo, kutime malbela, malica, sovaĝa, militema, kaj ofte kun verda haŭto, kiu aperas en multaj fantastaj verkoj ekde la 20-a jarcento: lia sopiro pri la Ringo pruviĝis pli forta ol lia timo pri la orkoj, aŭ eĉ pri la lumo [1]; lupo aŭdebla pli malbonas ol orko tenebra [2]; Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn [3]. VD:ogro, trolo, gnomo, koboldo
Rim.: Ne konfuzu kun la romia dio Orko aŭ la marbesto orko.
1. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La mastro de l' ringoj, ĉapitro 2a
2. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La mastro de l' ringoj, ĉapitro 4a
3. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002:9, p. 17a
angle:
orc
beloruse:
орк
ĉeĥe:
skřet, ork
ĉine:
半獸人 [bànshòurén]
finne:
örkki
france:
orque (créature)
germane:
Ork
greke:
ορκ
hebree:
אורק
hispane:
orco
hungare:
orkok
itale:
orco (fantasy)
japane:
オーク [おーく] (ファンタジー)
katalune:
orc
nederlande:
ork
perse:
اورک (سرزمین میانی)
pole:
ork
portugale:
orc, orque (en brazilaj tradukoj de libroj de Tolkien ekde 2018), ork, orco
ruse:
орк
slovake:
ohyzd, škrat, škriatok
slovene:
ork
svede:
orch, ork
ukraine:
косатка

administraj notoj