1paragraf/o PV

paragrafo

1.
JUR Sentitola parto de jura aŭ faka teksto, malpli granda ol ĉapitro kaj artikolo, konsistanta el unu aŭ pluraj alineoj, por oportuna referencado provizita je numero, kiun ofte antaŭas speciala signo (paragrafo2): vd §1, art. 3 (legu: „vidu la paragrafon unuan de la artikolo tria“) [li] konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj [1]; deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron (homaranismo) [2]; paragrafo 1 de la konstitucio ŝirmas la homojn individue kontraŭ la eblo de ŝtata perforto [3]; en la lasta [referendumo] oni devis jesi aŭ maljesi al nova paragrafo, aldonota al la konstitucio, kiu tute malpermesos abortigon [4].
2.
TIP Signo por marki paragrafon: la paragrafsigno kurba (§), rekta (¶)
Rim. 1: La uzado de paragrafsignoj varias laŭ tempoj; nuntempe oni ordinare uzas la kurban paragrafsignon (jam en la Fundamenta „Ekzercaro“). La rektan paragrafsignon oni uzis dum mezepoko por marki alineojn, paragrafojn aŭ ĉapitrojn. Nuntempe oni uzas ĝin en iuj komputilaj tekstoredaktiloj por montri finon de alineo.
3.
(evitinde) Alineo: el la vidpunkto de beletra arto, la libron makulas kelkaj nenecese erotikaj paragrafoj, kaj foje la situacioj estas tiel melodramaj [5]; li eksperimentis en Esperanta prozo, […] kun nervaj frazkonstruoj, hastaj, malegalaj paragrafoj, kiuj sekvas la ritmon de la pensodisvolviĝo [6].
angle:
1. paragraph, section 2. paragraph (sign, symbol), section (sign, symbol)
beloruse:
1. параграф
ĉeĥe:
1. odstavec, paragraf
ĉine:
1. [kuǎn], 段 [duàn]
france:
1. paragraphe
germane:
1. Paragraf 2. Paragrafzeichen
hispane:
1. sección 2. signo de párrafo
hungare:
1. paragrafus 2. paragrafusjel
japane:
[せち], 段落 [だんらく], 段落標 [だんらく標], 項 [こう]
nederlande:
1. paragraaf 2. paragraafsymbool
pole:
1. paragraf 2. paragraf (znak)
ruse:
1. параграф 2. параграф
slovake:
1. odstavec, paragraf
ukraine:
1. параграф

administraj notoj