9penis/o PV

9peniso

ANA Elstara parto de la vira seksorgano, ĉe kies pinto ellasiĝas urino kaj spermo: virinoj ne havas penison [1]; kelkaj krude desegnitaj bildoj de penisoj, penetrintaj vaginon [2]; la retpoŝtaĵoj, kies bitajn kestojn, pro longa malĉeesto de la uzantoj, fojfoje plenigas la spamoj proponantaj, inter aliaj gravaj aferoj, la interesan servon igi „plilongigi sian penison” [3]; 50-jara sciencisto en Svedio suferis brulvundon ĉe siaj peniso kaj skroto pro uzado de tekokomputilo [4]; la vira mamutido […] estas ĝis nun komplete konservita, […] la mumio enhavas ĉiujn internajn organojn, krome konserviĝis ĝiaj oreloj, rostro, peniso kaj parto de la felo [5].
afrikanse:
penis
angle:
penis
beloruse:
пэніс
bulgare:
пенис
ĉine:
阴茎 [yīnjīng], 陰莖 [yīnjīng], 屌 [diǎo], 屪 [liáo], 男根 [nángēn], 阳具 [yángjù], 陽具 [yángjù], 鳥 [diǎo], 鸟 [diǎo], 𡳞 [lìn], 阳物 [yángwù], 陽物 [yángwù]
france:
pénis
germane:
Penis
hispane:
pene, miembro viril
hungare:
hímvessző, pénisz
ide:
peniso
indonezie:
penis, zakar
inuktitute:
ᐅᓱᒃ
itale:
pene
japane:
陰茎 [いんけい], ペニス
katalune:
penis
nederlande:
penis
okcidentfrise:
penis
pole:
penis, prącie
portugale:
pênis
ruse:
пенис
tibete:
རླིག་པ་
ukraine:
пеніс, (чоловічий статевий) член, прутень
volapuke:
koitöm

penisa

ANA Rilata al peniso: cirkumcido laŭ mia kompreno estas ege praa religia rito en judismo kaj islamo, ĉe kiu oni fortranĉas etan pecon de la (vira!) penisa haŭto simbole al submetiĝo al Dio [6].
angle:
penile
beloruse:
пэнільны
ĉeĥe:
penilní
france:
pénien
hispane:
peniano
ide:
penisala

administraj notoj