2pilastr/o MT

pilastro

ARKI Murkolono el la santala ligno la reĝo faris pilastrojn por la domo [1]; (figure) la tuta naturo estis granda sankta preĝejo, kies pilastroj estis arboj [2]; [li] nun vidis kuŝi antaŭ la pordego kaj inter la du pilastroj sennombrajn kraniojn de mortintoj [3].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 10:12
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
angle:
pilaster
beloruse:
пілястра
ĉeĥe:
pilastr
ĉine:
壁柱 [bìzhù]
france:
pilastre
germane:
Pilaster, (Wand-)Pfeiler, viereckiger Wandpfeiler
hungare:
pilaszter
japane:
柱形 [ちゅうかた], 付け柱 [つけちゅう], ピラスター
nederlande:
pilaster
pole:
pilaster, pilastr
ruse:
пилястр
slovake:
pilaster
ukraine:
пілястр, пілястра

apogpilastro

ARKI Pilastra kolono kiu apogas ŝarĝatan muron kontraŭ ruiniĝo: la kontraŭforta sistemo konsistas el apogpilastroj kaj apogarkoj kaj utilas je baziliko por tio, forkapti la flankan volboŝovon kaj la ventŝarĝon de meznavo kaj altĥorejo [4].
angle:
abutment, buttress
beloruse:
контарфорс
ĉine:
支撐柱 [zhīchengzhù], 支撑柱 [zhīchengzhù]
france:
contrefort
germane:
Stützpfeiler
hungare:
támpillér
nederlande:
steunbeer
ukraine:
гонтрфорс

administraj notoj