1piramid/o

piramido

1.
ARKI Monumento kun kvarangula bazo, kvar triangulaj facoj kaj pinto, laŭ plej fama ekzemplo funkciinta kiel tombo de antikvaj reĝoj de Egiptujo: kaj en Egipto kaj en Sud-Ameriko troviĝas similaj piramidoj[1].
2.
MAT[2] Pluredro, kies unu faco (ĝia bazo) estas ajna n-latero kaj ĉiuj n aliaj facoj estas trianguloj kun po unu komuna latero kun la bazo.
3.
(figure) Malsimpla tuto de kundependaj, vice sinapogaj aferoj: kiam la akcia piramido iam kolapsos, la specialistoj estos ege riĉaj[3].
1. AndréCherpillod: Atlantido - la perdita kontinento, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 21a
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
3. Roland Rotsaert: Piramidaj investoj: ne nur en Albanio!, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 24a
angle:
pyramid
beloruse:
піраміда
bulgare:
пирамида
ĉeĥe:
pyramida
ĉine:
金字塔 [jīnzìtǎ], 角錐 [jiǎozhuī], 角锥 [jiǎozhuī], 棱錐 [léngzhuī], 棱锥 [léngzhuī], 棱錐體 [léngzhuītǐ], 棱锥体 [léngzhuītǐ], 稜錐 [léngzhuī], 稜锥 [léngzhuī], 稜錐體 [léngzhuītǐ], 稜锥体 [léngzhuītǐ], 角錐體 [jiǎozhuītǐ], 角锥体 [jiǎozhuītǐ], 棱锥 [léngzhuī], 稜錐 [léngzhuī]
france:
pyramide
germane:
Pyramide
hispane:
pirámide
hungare:
1. piramis 2. gúla
japane:
ピラミッド, 角錐 [かくすい], ピラミッド形のもの [ピラミッドかたのもの]
katalune:
piràmide
nederlande:
piramide
pole:
piramida 1. piramida 2. ostrosłup
portugale:
pirâmide
rumane:
piramidă (mormânt)
ruse:
пирамида
slovake:
pyramída
ukraine:
піраміда

administraj notoj