Pjonjang/o, Pjongjang/o

Pjonjango, Pjongjango

GEOGPOL
La ĉefurbo de Nord-Koreujo: unu el la ĵurnalistoj matene elŝteliĝis el la hotelo, promenis en la urbo, vizitis la ĉefan stacidomon de Pjonjango kaj tie aĉetis tre bongustan korean manĝaĵon [1]; en 1964 en Pjongjango aperis esperanta-korea vortaro [2]; bitumo […] estis uzata i.a. por pavimi la bulvardojn de eŭropaj ĉefurboj, kaj eĉ tiujn de Tokio kaj Pjongjango [3]; vizito al Pjongjango iom similas vojaĝon en la pasintecon [4]; Pjongjango nun glorigas sin esti la naŭa atom-potenco [5].
angle:
Pyongyang
beloruse:
Пхеньян
ĉine:
平壤 [Píngrǎng]
france:
Pyongyang
germane:
Pjöngjang
japane:
ピョンヤン
pole:
Pjongjang
rumane:
Phenian
ukraine:
Пхеньян (столиця)

administraj notoj