pornografi/o SPV , porn/o

pornografio, porno

BELABELE Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto: la „Sankta Libro“ enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie Lanti ; okcidentajn valorojn, kiaj estas pornografio kaj seksaj perversaĵoj, ili ja prave kontraŭas [1]; en Esperanto preskaŭ tute mankas bona porno, escepte de kelkaj literaturaĵoj [2]; ili […] amindumas, erotike kaj porne amoras, ili image kaj reale fikas [3]. VD:erotika2
1. A. Gofen: Dio, benu Usonon!, Monato, 200211, p. 9
2. Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, Monato, 2004/11, p. 26
3. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
angle:
pornography
beloruse:
парнаграфія
ĉine:
春画 [chūnhuà], 春畫 [chūnhuà], 黃色書刊 [huángsèshūkān], 黄色书刊 [huángsèshūkān], 春宫画 [chūngōnghuà], 春宮畫 [chūngōnghuà], 色情图片 [sèqíngtúpiàn], 色情圖片 [sèqíngtúpiàn]
france:
pornographie
germane:
Pornografie, Porno
hispane:
pornografía
japane:
ポルノグラフィー
katalune:
pornografia
nederlande:
pornografie
okcidentfrise:
pornografy
pole:
pornografia, porno
rumane:
pornografie, porno
ukraine:
порнографія

pornografiaĵo, pornaĵo

Verko kun pornografia enhavo: ŝajne la homoj […] imagas, ke Dua Vivo estas plena je perforto, pornografiaĵoj kaj aliaj strangaĵoj [4]; perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj! [5].
4. A. Löwenstein: Nia kursejo malaperis, 2010-08-15
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Elementoj de absoluta geometrio
beloruse:
парнаграфічны твор, парнаграфічны матэрыял
ĉine:
春宫画 [chūngōnghuà], 春宮畫 [chūngōnghuà], 春画 [chūnhuà], 春畫 [chūnhuà], 色情图片 [sèqíngtúpiàn], 色情圖片 [sèqíngtúpiàn], 黃色書刊 [huángsèshūkān], 黄色书刊 [huángsèshūkān], 色情文学 [sèqíngwénxué], 色情文學 [sèqíngwénxué], 色情物品 [sèqíngwùpǐn]
france:
matériel pornographique
germane:
Pornografie
pole:
pornograficzne dzieło, porno dzieło
rumane:
pornografică munca, porno munca
ukraine:
порнографічний твір, порно

infanpornografio, infana pornografio

Pornografio roliganta infanojn: kie mi loĝas, estas kontraŭleĝe rigardi per tuttera teksaĵo infanpornografion [6]. VD:pedofilio
6. G. MacAoidh: Damnita komputilo!..., Monato, 2003/05, p. 15
angle:
child pornography
beloruse:
дзіцячая парнаграфія
france:
pédopornographie, pornographie enfantine
germane:
Kinderpornografie
nederlande:
kinderpornografie
okcidentfrise:
bernepornografy
pole:
pornografia dziecięca
rumane:
pornografie infantilă

administraj notoj